Sudfranca Kanalo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 34: Linio 34:
[[de:Canal du Midi]]
[[de:Canal du Midi]]
[[en:Canal du Midi]]
[[en:Canal du Midi]]
[[es:Canal del Midi]]
[[fi:Canal du Midi]]
[[fi:Canal du Midi]]
[[fr:Canal du Midi]]
[[fr:Canal du Midi]]

Kiel registrite je 16:14, 15 jan. 2007

Geografio > Eŭropo > Francio > Suda Kanalo


Suda Kanalo
Suda Kanalo

Jam en la romia tempo oni intencis krei mallongan vojon inter Atlantiko kaj Mediteranea maro, sed nur en la 17a jarcento la franca inĝeniero Pierre Paul Riquet sukcesis konstrui la Sudan Kanalon en Francio (france Canal du Midi, okcitanlingve Canal del Miègjorn). La laboristoj kaj loĝantoj de la regiono bezonis 15 jarojn por finfosi tiun 240 km longan kanalon, kiu ligas la urbon Tuluzo (kaj la riveron Garono) al la Mediteranea Maro.

La planoj estis ellaboritaj kaj pretaj en la jaro 1661, sed la kanalo estis malfermita al navigado nur en la jaro 1682. Ĝi mallongigis la vojaĝojn je pli ol 3000 km inter Atlantiko kaj Mediteraneo kaj evitis ĉirkaŭiri Hispanion. La kanalo havis do grandan ekonomian signifon, sed ankaŭ strategian, ĉar Francio tiel ne plu dependis de Hispanio kaj Anglio (kiu posedis Ĝibraltaron) por transporti komercaĵojn aŭ militŝipojn.

La komerca navigado sur la kanalo ĉesis en 1970, ĝi nun utilas nur kiel longa kaj belega akvovojo por plezurŝipoj. Ĝi posedas 63 kluzojn (33 el ili ankoraŭ funkcias mane, la aliaj maŝine) kaj multnombrajn pontojn, akvoduktojn, kapeletojn, ripozlokojn, kiuj parte konservis sian originan arkitekturon el la 17-a jarcento.

Tiu ĉi ensemblo estis klasigita kiel Monda Kulturheredaĵo de la Unesko en 1996.

La kanalo nun estas la plej bona rimedo por malkovri la departementon Aude, ĝian diversecon kaj riĉecon laŭlonge de la tricentjaraj arboj. De la flavaj ebenaĵoj de Lauragais-regiono ĝis la mediteranea marbordo, la navigado estas mirinde facila! Vi troviĝos for de la streso kaj de la trafikŝtopadoj! Laŭ la irvojo akva, ŝiphaltejoj aparte aranĝitaj permesos al vi malkovri la vilaĝojn, monumentojn, vinkelojn kaj restoraciojn. La haŭlovojo vin permesos ankaŭ ekskursi, bicikli au ludi "pétanque-on" (globludi).

Retpaĝejo: