Unkto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e robot Adding: sl:Bolniško maziljenje, sr:Јелеосвећење |
Aibot (diskuto | kontribuoj) e robot Adding: uk:Єлеопомазання |
||
Linio 26: | Linio 26: | ||
[[sr:Јелеосвећење]] |
[[sr:Јелеосвећење]] |
||
[[sv:De sjukas smörjelse]] |
[[sv:De sjukas smörjelse]] |
||
[[uk:Єлеопомазання]] |
|||
[[zh:病人傅油聖事]] |
[[zh:病人傅油聖事]] |
Kiel registrite je 19:54, 19 jan. 2007
Unkto> estas sakramento de katolikismo, anglikanismo, kaj ortodoksismo kiu donas gracon kaj pardonon por pekoj, normale ĵus antaŭ morto. Alinomate sanktoleado aŭ la lastaj ritoj.
La nomo "lastaj ritoj" ne estas tute korekta, ĉar la rito ne ĉiam estas farinda ĵus antaŭ morto, oni povas fari ĝin por ĉiu malsanulo. Farante la riton, oni pli malpli esperas, ke Dio sanigos la malsanulon, aŭ per la graco de la sakramento, aŭ per la bona laboro de doktoroj kaj naturaj rimedoj.
Tiu rito estas rekomendita en la Biblio, en Jakobo 5:14-15, kiu ankaŭ priskribas la riton:
"Ĉu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili preĝu super li, ŝmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro; kaj la preĝo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li."