Nicolaus Bruhns: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
2 162 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
 
Nur sporade oni konas la originalajn titolojn de la kantverkoj – kiel ekzemple „madrigalo“ (''Hemmt eure Tränenflut'') aŭ „Canzon spirituale“ (''O werter heil’ger Geist''). Niatempe oni kunigas ilin ĝenerale sub la nocio „kantatoj“. Datigo eblas nur malprecize kaj sporade. La sinsekvo de la jene pli detale komentataj verkoj laŭas la eldonon de la kompleta verkaro.
 
==== Trakomponitaj koncertoj====
'''Die Zeit meines Abschieds ist vorhanden'''
:''Kvarvoĉa ĥoro (soprano, aldo, tenoro, baso), arĉinstrumentoj, ĝeneralbaso''<br />''Teksto: [[leteroj de Paŭlo al Timoteo|2-a Timoteo]], ĉapitro 4, versoj 6–8''
:Tiu ĉi verko staras plejparte en la tradicio de la koncertmoteto. Ĉiu ideo de la teksto estas aparte muzikigata. La verko subdividiĝas en kvin literaturaj ĉapitroj, kiuj estas kunigitaj en tri muzikajn movimentojn. La kvinopa subdivido memoras al [[Franz Tunder|Tunder]], tamen aperas pro pli egaligataj partoj pli homogenaj.
[[Dosiero:Bruhns-Kantate.png|thumb|Anfang von ''Die Zeit meines Abschieds ist vorhanden'', partiturkopio de [[Georg Österreich]]]]
:La peco komencas per kvarvoĉa fugo en D-maĵoro, kiu konsistas el la temo ''Die Zeit meines Abschieds ist vorhanden'' [Estas nun la tempo de mia adiaŭo] kaj kontraŭtemo pri ''Ich habe einen guten Kampf'' [Mi havis bonan batalon] kaj harmonia sekvenco pri ''gekämpfet'' [batalinta]. La ĉefideo de la dua tekstparto ''Ich habe den Lauf vollendet'' [mi finis mian pason, la ''„Lauf“'' [paso], estas distingita per akcentoj de la vokalo, akompanata de eĥo de la arĉinstumentoj. La centra parto estas dominata de la laŭpaŝa [[kromata gamo|kromata]] plialtigo de ''hinfort'' [for], samkiel [[harmonio|harmonia]] finaĵo pri ''der Gerechtigkeit'' [la justeco]. La lasta parto, ''Nicht mir aber allein'' [Sed ne sole al mi], komencas per soprano kaj aldo, kiuj estas plifortigataj de tenoro kaj baso.
 
'''Der Herr hat seinem Stuhl im Himmel bereitet'''
:''Baso, du violonoj, du gambovjoloj, violono aŭ fagoto, ĝeneralbaso''<br />''Text: 103-a [[psalmaro|psalmo]], versoj 19–22''
:Laŭ voĉkonduko tiu ĉi kantato en A-maĵoro estas konstruita kiel trivoĉa [[koncertato]] kaj enhavas multnombrajn fugatajn partojn. La unua tekstparto estas komencata de la solobaso, al kiu respondas la kvinvoĉa instrumentensemblo. La kernon de la verko formas la versoj 20 samkiel 21/22. Vaste efektivigata haleluja-fuo finas la verkon, en kiu Bruhns preferas matematike ekzaktan formalan konstruon al fidela muzika transmetado de la teksta materialo.
 
 
 
25 926

redaktoj

Navigada menuo