La 13 martiroj de Arad: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: en:13 Martyrs of Arad
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Modifying: en:The 13 Martyrs of Arad
Linio 31: Linio 31:
[[Kategorio:Historio de Hungario]]
[[Kategorio:Historio de Hungario]]


[[en:13 Martyrs of Arad]]
[[en:The 13 Martyrs of Arad]]
[[hu:Aradi vértanúk]]
[[hu:Aradi vértanúk]]
[[ro:Cei 13 de la Arad]]
[[ro:Cei 13 de la Arad]]

Kiel registrite je 16:04, 27 jan. 2007

La 13 martiroj de Arad estas komuna nomo por tiuj 13 hungaraj militistaraj gvidantoj (preskaŭ ĉiu estis generalo), kiuj batalis en la hungara liberecbatalo de 1848-49 kaj kiujn ekzekutis la aŭstra potenco la 6-an de oktobro, en Arad.

martiroj de Arad
martiroj de Arad

La martiroj

La ekzekuto

Dosiero:Ekzekutejoarad.JPG
Obelisko en la ekzekutejo, inaŭgurita 1881

La generaloj (kaj la kolonelo) estis militkaptitaj fare de la rusoj post la kapitulaco de Világos, kiuj - spite al iliaj promesoj - la kaptitojn transdoni post ioma hezitado al la aŭstroj.

Je zukazo de ĉefministro Felix Schwarzenberg, kun interkonsento de Franco Jozefo, la 13 hungaraj herooj estis starigitaj antaŭ militistaran juĝistaron, kiu juĝis ilin je ekzekutoLa juĝistaron gvidis juĝisto Karl Ernst, la ekzekutojn firmigis la guberniestro de Hungario, Julius Jakob Haynau. Oni juĝis ĉiujn generalojn je pendigo (la auŝtroj promesis liberan formarŝon por Dessewffy antaŭ la kapitulaco). Haynau ŝanĝis la juĝon de Dessewffy, Ernő Kiss, Vilmos Lázár kaj József Schweidel al pafmorto. La ekzekutoj okazis intence la 6-an de oktobro, je la unua datreveno de murdo de Latour militistrara ministro.

Dosiero:Lazarv.JPG
Memormonumento de la martiroj de Arad, la Libereca statuo de Arad

La aŭstroj samtage ekzekutis en Peŝto la grafon Lajos Batthyány iaman hungaran ĉefministron. Sur loko de la ekzekuto staras hodiaŭ la Batthyányi-lucerno kun eterna lumo.

Krom la konataj martiroj, la aŭtsroj pendigis la 22-an de aŭgusto la kolonelon Norbert Ormai, pafekzekutis la 25-an de oktobro la kolonelon Lajos Kazinczy (oni kelkfoje nomas lin la 14-a martiro de Arad). Oni ne ekzekutis la generalon János Lenkey, ĉar li freneziĝis en la prizono. Li mortos post kelkaj monatoj en kazamato de Arad.

La 6-a de oktobro iĝis nacia memortago en Hungario, la nomojn de la martiroj portas multaj stratoj, monumentoj ktp..