Pierre Vernier: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: it:Pierre Vernier
Linio 14: Linio 14:
[[es:Pierre Vernier]]
[[es:Pierre Vernier]]
[[fr:Pierre Vernier (mathématicien)]]
[[fr:Pierre Vernier (mathématicien)]]
[[it:Pierre Vernier]]

Kiel registrite je 09:04, 29 jan. 2007

Pierre Vernier [pjer vernjE], naskita en 1580 en Ornans (Franĉ-Konteo), mortinta tie la 14-an de septembro 1637, estis franca matematikisto kaj inĝeniero.

Lia naskiĝdato estas iom malcerta; kelkaj asertas, ke li naskiĝis nur la 19-an de aŭgusto 1584.

Li faris gravajn plibonigojn al la tekniko de la verniero, kiu ricevis lian nomon. En 1631 li en Bruselo publikigis la verkon "La construction, l'usage, et les propriétés du quadrant nouveau de mathématiques" (la konstruado, uzo kaj ecoj de la nova matematika kvadranto). "Kvadranto" estis angulmezurilo; tiu proponita de Vernier havis skalon en duonaj gradoj, al kiu li kontraŭmetis moveblan skalon 16,5 gradojn longan, kiu tamen havis nur 30 dividojn (de po 31 minutoj). Laŭ la verniera principo eblis de tiu skalo legi ne nur la duonajn gradojn, sed eĉ la minutojn. Lia verko sendube baziĝis sur tiuj de Pedro Nunes (pentristo) kaj Christopher Clavius.

Vernier en sia urbo de 1621 ĝis sia morto estis kapitano-administranto de kastelo, kiu apartenis al la reĝo de Hispanio, ĉar tiutempe Franĉ-Konteo apartenis al la hispaniaj Habsburgoj. En 1623 li ricevis la urbanajn rajton de Besançon, kies fortikaĵojn li plibonigis.