Helpo:Oftaj demandoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: csb, fur Removing: da, es, eu, he, hu, hy, lt, pl Modifying: de
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: hy:Wikipedia:ՀՏՀ
Linio 209: Linio 209:
[[gu:વિકિપીડિયા:જાણીતા પ્રશ્નો]]
[[gu:વિકિપીડિયા:જાણીતા પ્રશ્નો]]
[[hi:विकिपीडिया:अक्सर पूछे जाने वाले सवाल]]
[[hi:विकिपीडिया:अक्सर पूछे जाने वाले सवाल]]
[[hy:Wikipedia:ՀՏՀ]]
[[ia:Wikipedia:Questiones frequente]]
[[ia:Wikipedia:Questiones frequente]]
[[id:Wikipedia:Daftar pertanyaan yang sering diajukan]]
[[id:Wikipedia:Daftar pertanyaan yang sering diajukan]]

Kiel registrite je 13:03, 13 feb. 2007

Vi povas fari demandojn per redakto de ĉi tiu paĝo kaj aldono de via demando sube. Ankaŭ vi povas respondi demandojn!


Viki-

D: De kie venas la vortoj "Vikipedio" kaj "Vikio"?

R: "Vikipedio" venas de la angla Wikipedia. Ankaŭ "Vikio" venas de la angla Wiki. Wiki devenas el la Havaja vorto wikiwiki kiu signifas rapida. Vikio estas nova teknologio, do ĝi ne estas ankoraŭ en vortaroj.


Novaj artikoloj

D: Kiel oni verkas novan artikolon? Kiel oni kreas novan paĝon?

R: Jen la plej facila maniero: En la indekso trovu lokon por via artikolo. Alklaku "Redaktu la paĝon", entajpu ligilon al la nova artikolo, kaj alklaku "Konservu ŝanĝojn". Tiam alklaku la novan ligilon kaj ekverku vian artikolon.

Jen pli detala klarigo.


D: Mi tralegis tiun ĉi-paĝon kaj ne trovis respondon al la demando: ĉu mi povas traduki artikolojn el aliaj vikipedioj?

R: Estas unu el la riĉecoj de vikipedio. Ĉiuj artikoloj en ĉiuj lingvoj estas sub GFDL kiu precizigas ke la kopirajtoj estas transdonitaj ankaŭ per tradukado.


D: Kiel oni redaktas paĝon?

R: Vidu Kiel redakti paĝon.


X-sistemo

D: Kial vi uzas la x-sistemon por redakti anstataŭ simple puran Unikodon?

R: Vi povas redakti X-sisteme aŭ Unikode, laŭ via plaĉo kaj eĉ mikse. Se vi povas tajpi Unikode en via foliumilo, vi ja rajtas fari tion redaktante, sed se via TTT-legilo ne komprenas Unikodon (aŭ se ĝi mistraktas Unikodon ekz. en formularoj), tiam vi povas anstataŭe redakti per la X-sistemo. La Vikio ĝuste konvertos la literojn. Se vi bezonas entajpi veran ikson post litero, kiu povus porti ĉapelon (ekz. en nacilingva vorto, en nomo, aŭ en TTT-a ligilo), ne forgesu duobligi la ikson.


Venantoj el alilingva vikipedio

D: Mi jam kontribuis al alilingva vikipedio. Ĉu estas aferoj, pri kiuj mi devus speciale atenti en la Esperanto-versio?

R: Jes, estas kelketaj.


Reta Vortaro

D: Ni jam havas esperantan vortaron en la Reta Vortaro. Ĉu la Vikipedio estas la sama afero, sed en alia loko?

R: Ne, vortaro kaj enciklopedio estas tute malsama. Vortaro temas pri lingvo, kaj enciklopedio temas pri scio.


Enciklopedio Kalblanda

D: Ni jam havas esperantan enciklopedion en la Enciklopedio Kalblanda de Stefano KALB. Ĉu la Vikipedio konkursas kun ĝi?

R: Fakte, ĉiuj artikoloj de Stefano estas ĉi tie. Li laboras multe kun ĉi tiu projekto.


Timo pri misredaktonto

D: Se mi verkus artikolon, stultulo povus redakti ĝin kaj enmeti stultaĵojn, do kial mi volus verki?

R: La sistemo konservas ĉiun redakton, do se artikolo fuŝiĝas, eblas reveni al iamaj versioj de ĝi. Vidu ankaŭ: Respondoj al kritikoj.


Kiel reagi al misinformo

D: Mi legis la respondojn, sed mi opinias, ke iu paĝo ja estas plena de stultaĵoj!

R: Bonvolu redakti la paĝon kaj korekti la erarojn. Tio estas la vera vikia vojo!


Bildoj

D: Kiel oni aldonas bildojn surpaĝe?

R: Bonvolu legi la klarigojn en Kiel uzi bildojn.


Mastrumi atentaron

D: Ĉu eblas forviŝi ĉiujn artikolojn el mia atentaro? Mi iam elektis ke ĉiu artikolo, kiun mi kunredaktis, eniru en mian atentaron. Mi nun dezirus havi nur kelkajn elektitajn. Ĉu mi nur povas unuope forigi ilin ? -- ArnoLagrange 09:46, 22. Maj 2003 (UTC)

R: Iru al via atentaro, kaj tie sekvu ligilon "redaktu vian atentaron". En tiu paĝo elektu la artikolojn kiujn vi ne plu volas atenti kaj premu "Forprenu elektitajn el la listo". --Zmitro 08:00, 15. Feb 2005 (UTC)


Ligiloj laŭ koloro

D: Kio estas la diferenco inter la ruĝaj kaj bluaj ligiloj?

R: La bluaj ligiloj ligas al artikoloj, kiuj jam ekzistas. La artikoloj ĉe ruĝaj ligiloj ankoraŭ ne ekzistas. Vi bonvenas alklaki ruĝan ligilon, kaj verki artikolon pri tiu temo!


Mia Esperanto ne estas bona

D:Antaŭ kelkaj semajnoj mi komencis lerni Esperanton kaj nun mi tre volas kontribui al la vikipedio. Mi scias, ke mi faras multajn erarojn, sed preskaŭ neniam iu korektas miajn tekstojn. Kiel mi do lernu, se neniu diras al mi, kion mi plibonigu?

R: Se vi decidas dediĉi en la proksima estonto pli da energio al lingvolernado ol al redaktado de artikoloj, jen gratulinda ideo! Ĉu vi jam ellernis la bazajn gramatikaĵojn? Bonege; nun legado de esperantlingvaj libroj ege helpos al vi akiri bonan stilon. Kaj ne hezitu montri viajn novajn kapablojn en la vikipedio!

D: Ekzistas interesega temo, pri kiu mi povus kontribui multajn interesajn faktojn, sed mi ne sufiĉe scipovas Esperanton por verki en ĝi. Ĉu mi rajtas verki en mia propra lingvo kaj esperi, ke iu samlingva helpemulo poste anstataŭigos mian tekston per Esperanta traduko?

R: Vi rajtas verki ion ajn, sed estus pli bone meti alilingvajn kontribuaĵojn en la diskutopaĝon, aŭ en la vikipedion de via propra lingvo (se ekzistas); tiujn fontojn aliaj vikipediistoj povos konsulti verkante la Esperantan version de la artikolo. Se vi metos ne-Esperantan tekston rekte en iun artikolon, ne surpriziĝu, se iu formovos ĝin.


Mia Esperanto estas mezkvalita

D: Mi ja iom scipovas Esperanton, sed mi hezitas verki ion ajn, ĉar mi timas, ke miaj verkaĵoj enhavos tro da lingvaj eraroj. Ĉu mi ne verku?

R: Jes ja verku, sed eble aldonu rimarkigon pri la lingvaĵo, petante, ke iu korektu ĝin. Estus domaĝe, se verkus nur tiuj, kiuj taksas sian scipovon tre altnivela. Se vi atentigos pri eblaj lingvaĵaj problemoj, ne mankas volontuloj, kiuj povos ripari ilin. Legi bonajn librojn en Esperanto ege helpos al vi evolui viajn lingvajn kapablojn!


Kiel reagi al teksto alilingva

D: Mi trovis artikolon, kies teksto estas verkita en alia lingvo. Ĉu mi forviŝu tiun fian krokodilaĵon?

R: Vi povus, sed ĝi eble enhavas interesan tekston, kiun alia homo estonte povus traduki Esperanten .

  • Anstataŭ simple forviŝi ĝin, tajpu antaŭ ĝia komenco "< ! - -" kaj post ĝia fino "- - >"(sed sen interspacoj). Tiel la alilingva tekstero iĝas malvidebla sub "artikolo" kaj tamen sub "redaktu" ĝi restas videbla por iu tradukonto. Aldone vi povas meti ie (tuj super la lingvoligiloj) la ŝablonon {{komentitaj partoj}} per kiu vi enmetas la artikolon en kategorion de redaktindaĵoj.
  • Alia ebleco estas forŝovi tian tekstoparton en la diskutpaĝon.

Kiel reagi al teksto mislingva

D: Mi trovis artikolon kies teksto havas miliardojn da lingvaj fuŝaĵoj. Kion mi faru?

R: Simple korektu ilin!

D: Sed mi emas koleriĝi, se mi pensas pri tiom da maldiligento kaj fuŝo. La plej bazajn gramatikaĵojn oni ja vere povas priatenti!!!

R: Kolero ne plibonigas ion (precipe ne vian bonfarton). Pripensu, ke la vikipedio donas al vi bonajn okazojn lerni toleremon. La eraroj ne ekestis pro malico. Kelkaj freŝbakitaj lingvolernantoj estas tre feliĉaj, se ili sukcesis "eternigi sin" en la reto per kelkaj propraj vortoj. Ni ĝoju, ke ili ne entranĉis ilin en arboŝelon!


Elŝuti Vikipedion

D: Mi havas malbonan retkonekton. Ĉu eblas elŝuti la Vikipedion por ke mi povu legi ĝin kiam mi ne estas konektita al la reto?

R: Jes, se vi havas Windows 98/2000/XP, Windows 95 kun MSIE 4, Palm OS 3+, EPOC, Pocket PC aŭ Nokia 9210. Jen pliaj detaloj.


Por sabotontoj

D: Mi ĵus revenis iom ebrie de la drinkejo, kaj nun ŝajnas al mi ege amuze difekti centojn da artikoloj per fivortoj. Ĉu mi tiel faru?

R: Ne. En la mateno, la artikoloj estos jam riparitaj de aliaj vikipediistoj, kaj via kapo doloros. Simple enlitiĝu.


Por malsabotontoj

D: Serĉante vikipedion, mi ĵus ekvidis malican ŝanĝon (ekz. fare de spamroboto). Mi ne sukcesas trovi en "historio" la lastan nemalican ŝanĝon aŭ/kaj la lastan aferkoncernan version, ĉar la spamroboto faris tro multe da ŝanĝoj. Kion mi faru? Kien mi raportu?

R:


Ligiloj

D: Ĉu taŭgas, ke artikolo enhavu pli ol unu ligilon al la sama paĝo? Kiukaze?

R: Foje povas taŭgi, ekzemple se la artikolo estas tre longa, kaj ligilo ĉe la malsupro spegulas ion je la supro. Ankaŭ en tabeloj, kie ĉiu linio devus esti iom memstara.


Malĝusta titolo

D: Okazas, ke paĝoj havas malĝustajn titolojn. Ekz-e Baldur RAGNARSSON devus esti Baldur Ragnarsson. Ĉu eblas ŝanĝi paĝtitolon? Aŭ ĉu mi kreu novan paĝon ĝusttitolan kaj alidirektu en la malnovan?

R: Se vi pensas prave, uzu la ligon Movu la paĝon. Kuraĝu redaktante!. Se vi dubas pri la ĝusteco de la ŝanĝo, demandu en la diskutpaĝo. La paĝmovo ne funkcios, se la celata titolo estas jam okupita. Rekontrolu, ke la kialoj por antaŭa redirekto ne estas pli pravaj ol la viaj, kaj mane kopiu la enhavon de la komenca paĝo al la celata. Faru same pri la diskutpaĝo (metu noton, ke vi faris la movon) kaj lasu alidirektilon en la komencaj paĝo kaj diskutpaĝo.


Internaciaj mezurunuoj

D: Okazas, ke paĝoj uzas malsamajn mezurunuojn. Kion oni uzu? Ĉu devige?

R: Evidente preferindas uzi SI, la internacian mezurunuan sistemon. Se vi ne certas aŭ ne scias kion uzi, vizitu la ligon Sistemo Internacia de Unuoj. Preferindas ne uzi "novajn formojn" kiel "kv km" anstataŭ "km2".


Ligocela teksto

D: Kiel oni vikie transskribu la HTML-esprimon <a name="name1">...</a>.?

R: La vikiprogramo aŭtomate kreas el ĉiu ==titolo== celon por hiperligoj. Ekzemple, por atingi la sekcion titolitan "Ligocela teksto", skribu [[#Ligocela teksto]] en la sama paĝo aŭ [[Vikipedio:Oftaj demandoj#Ligocela teksto]] en alia paĝo.


Ĉu skribi ligilojn grastipe?

D: Mi notis, kelkaj ligiloj en artikoloj aperas grastipe, aliaj ne. Miaopinie, grastipaj ligiloj vidiĝas pli bone, sed certe ekzistas iuj reguloj. Do, kiel indas fari?

R: Jen demando, kiu ne povas ricevi simplan respondon. Jam legu Vikipedio:konsiletojn kaj eventuale Stilogvidilon por biografioj. En iuj aliaj lingvoj oni jam pli precizigis komunan stilon. Ĉi tie estas ankoraŭ certe preciziginde. Verkenda estas Vikipedio:Ĝenerala stilgvidilo. Bonvolu partopreni en tio, eventuale inspiriĝante de la jam farita laboro en la aliaj lingvoj, tiel ke la tuta projekto havu kiel eble plej koheran aspekton por faciligi ties legadon kaj redaktadon.


Kiel serĉi artikolojn

D: Ĉu eblas serĉi tra la tuta Vikipedio por trovi ĉiujn artikolojn, kiuj enhavas specifan vorton, ekz-e ĉiujn artikolojn kiuj enhavas la vorton "Norvegio"? Se jes, ĉu eblas ankaŭ serĉi nur tiujn artikolojn, kie la vorto aperas en la titolo?

R: Ĉe normala artikola paĝo rigardu supren dekstren. En la fenestron stribu "Norvegio", kaj

->se vi klakus al Ek!-butono, vi trovus (aŭ eble ne trovus) la paĝon "Norvegio"; en aliaj Vikipedioj oni diras Iru al (la artikolo kun tiu ĉi titolo)
->se vi klakos (ĉar tion vi volas) al la Serĉu!-butono, vi trovos plurajn Vikipediajn artikolojn, kiuj entenas la vorton "Norvegio", ĉu en la artikol-titoloj, ĉu en la tekstoj de artikoloj; NUN RIGARDU MALSUPREN de la paĝo - tie vi havas multajn aliajn eblojn, kiel serĉi; en "Search in namespaces:" estas markita nur "Artikoloj" - vi povas marki la aliajn serĉ-eblojn simile; paradokse, tie ĉi la ordono Serĉu sanĝiĝas al Trovu
->serĉ-filtri precize la duan vian demandon, kadre de Vikipedia serĉo, miascie, ne eblas (t.e. serĉi nur en la titoloj).

--Jan 10:41, 16. Jul 2005 (UTC)


Listoj de ligiloj

D: Mi ne povas aldoni ligilon al mia artikolo al la listo de similaj artikoloj. Kiam mi alklakas "Redaktu", la listo malaperas.

R: En la Vikipedio ekzistas du malsamaj tipoj de listo: mane konstruitaj, kaj aŭtomate konstruitaj. La unuaj estas plene redakteblaj, sed postulas ĝisdatigadon. La aŭtomatecaj estas ekitaj pli malfrue per uzo de la rimedo Kategorioj. Aŭtomataj listoj (=kategorioj) estas rekoneblaj per la vorto "Kategorio:" komence de la titolo. Tiu vorto estas instrukcio al la Vikipedio ke ĝi mem konstruu liston (de ĉiuj artikoloj kiuj enhavas ligilon al la kategorio) ĉiun fojon kiam iu malfermas tiun paĝon.

Mane konstruitajn listojn oni devus malaperigi kiam la samtemaj aŭtomataj listoj (kategorioj) estas plene ĝisdataj. Do, kiam en ĉiu artikolo (kaj subkategorio) kiu apartenu al tiu kategorio estas enmetita ligilo al la kategorio.

Ŝliismo kaj simile

D: En la artikolo http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_%28komputila_viruso%29 mi notis ke la verkinto uzis la pronomon "ŝli"; mi ŝanĝis al "ŝi aŭ li" (en unu loko; alian mi bedaŭrinde ne vidis). La iniciatinto de la artikolo, Marek BLAHUŜ aŭ Blahma, reŝanĝis kaj klarigis siajn kialojn ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Esperanto_%28komputila_viruso%29. Ĉu heterodoksaj pronomoj kiel "ri" aŭ "ŝli" estu akceptataj en la vikipedio? (Laŭ mia kompreno, ĝi estu skribata en fundamenta esperanto, ne en riisma aŭ ŝliisma dialekto.) Gunnar Gällmo 16:22, 15. Jul 2005 (UTC)

Jen nur provo de respondo: Estas laŭ la propra intereso de ĉiu redaktanto, esprimi sin tiel, ke ĉiuj komprenu senĝene. El tio sekvas, ke la vikipedio ne estas taŭga loko por lingvaj eksperimentoj. Tamen ĝis nun ne ekzistas iu oficiala regulo pri tio. En kazo de disputo provu atingi interkonsenton tian; ne uzi la disputatan formon en la artikolo, sed tamen trakti ĝin en la diskuto. Mo

Ĝustaj titoloj ĉe urboj

D: En la Vikipedio, oni uzas parentezojn por distingi inter sinonimaj artikoloj (ekz. Cambridge (Britio) kaj Cambridge (Masaĉuseco). Sed okaze ke lando havas multajn samnomajn urbojn en diversaj regionoj aŭ subŝtatoj, kion oni faru? Ekzemple, la urbo "Durham": Ĉu Durham (Anglio), Durham (Arkansaso) (Usono) kaj Durham (Florido) (Usono), ktp? Kaj fakte, unu usona (sub)ŝtato havas du Durham-ojn: Indianao – en du malsamaj kantonoj. Do ĉu tiuokaze Durham (Kantono Gibson) (Indianao) (Usono) kaj Durham (Kantono La Porte) (Indianao) (Usono)? Tio ŝajnas longaĉa kaj tede malpeza. Sed kiel?

Keldan 17:32, 16. Sep 2005 (UTC)

Jes, tio estus longaĉa. Miaopinie la distinilo ne nepre devas esti lando aŭ regno. Sufiĉas unu distingilo, kiu povas esti eĉ nur regione konata. Oni ja ne ĉiam trovas artikolon per entajpo de ĝia titolo; ofte oni serĉas kaj alvenas al apartigilo. En apartigilo estu sufiĉe da informoj por klare distingi inter la diversaj signifoj, ekz. "Durham en Kantono Gibson (Indianao, Usono)". Sed por la titolo sufiĉas "Durham (Kantono Gibson)". – Umberto 18:53, 16. Sep 2005 (UTC)

Se vi bezonas tujan helpon, vi povas mesaĝi al Chuck SMITH. Pri teknikaj problemoj, bonvolu skribi ĉe Teknikaj Problemoj kaj Bezonataj Funkcioj.