Franca civila kodo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Rei-bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Modifying: fr:Code civil (France)
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 02:00, 1 mar. 2007

Unua paĝo de la plej frua eldono (1804).

La Civila Kodo (franclingve Code civil), malnovtempe alinomita Kodo Napoleono (Code Napoléon), estas vasta leĝlibro, kiu kolektas la ĉefajn francajn leĝojn pri civila juro. Ĝi estis oficiale proklamita je la 21-a de marto 1804. La Kodo ebligis unuecigi juron tra la tuta lando (male de la monarka periodo, dum kiu ĉiu provinco havis specifajn tekstojn). Kvankam multfoje reformita, la Civila Kodo hodiaŭe restas fundamenta parto de franca juro.

Oni ŝuldas la Kodo al la estonta imperiestro Napoléon Bonaparte, kiu kreis je la 13-a de aŭgusto 1800 komisionon kun kvar elstaraj juristoj : Tronchet, Bigot de Preameneu, Portalis kaj Malleville. Sub la kontrolo de Cambacérès, ili devis redakti projekton de Civila kodo de la Francoj.