Bolŝeviko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: pl:Bolszewicy
Robbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: th, uk, vi Modifying: tr
Linio 61: Linio 61:
[[sl:Boljševiki]]
[[sl:Boljševiki]]
[[sv:Bolsjevik]]
[[sv:Bolsjevik]]
[[th:บอลเชวิค]]
[[tr:Bolşevik]]
[[tr:Bolşevizm]]
[[uk:Більшовики]]
[[ur:بالشویزم]]
[[ur:بالشویزم]]
[[vi:Bolshevik]]
[[zh:布尔什维克]]
[[zh:布尔什维克]]

Kiel registrite je 14:39, 18 mar. 2007

Bolŝeviko (aŭ bolŝevisto) estas iama nomo por partianoj de KPdSU (Komunista partio de Sovetunio).

La nocio estiĝis en 1903 dum la dua partikongresa de la Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio (SDLPR) en Londono. La sekvantoj de Lenin formis en tiu partikongreso plimulton en la partio (ruse bolŝinstvo), kaj pro tio oni nomis ilin bolŝevikoj. La malplimulto nomiĝas (ruse menŝinstvo) menŝevikoj.

La bolŝevikoj estis pli radikalaj ol la aliaj partoj de la partio. Ili klopodis por baldaŭa falego de la caroj kaj enkonduko de komunismo. La menŝevikoj havis la saman celon, sed ili volis enkonduki nur sufiĉajn reformojn, pro tio la bolŝevikoj nomis ilin pli poste oportunistoj.

La diferenco inter la du frakcioj kreskis ĝis 1912 daŭre, pro kio dum la 6-a Tutrusia Partia Konferenco en Prago la bolŝevikoj ekskludis la menŝevikojn.

Ĉe eko de la unua mondmilito, la bolŝevikoj kondamnis la partoprenon de Rusio kiel imperialistan agresion. Ili tre fortiĝis kiam la caraj trupoj malvenkiĝis sur preskaŭ ĉiu fronto. En la Oktobra Revolucio de 1917, ili iĝis la plej forta movado. La - el eksilo - reveturinta Vladimir Iljiĉ Lenin transprenis la gvidon de la komunistoj.

En la Rusa Enlanda Milito, komenciĝinta en 1918, batalis la ruĝoj kontraŭ la blankoj. La blankoj estis komuna nocio por ĉiu kontraŭbolŝevika forto.

Lev Trockij gvidis la Ruĝan Armeon, kiu sukcese batalis kontraŭ la blankoj. Ĝis 1922 akiris la bolŝevikoj preskaŭ la tutan teritorion de la iama cara imperio. Tio okazis per ekonomia modelo de tiel nomata militkomunismo, dum kio ĉiu entrepreno staris sub ŝtata kontrolo. La agresivaj, mizerigaj agoj de la bolŝevikoj kondukis al malsatmizero kaj ribeloj de la popolo. En 1921 ŝanĝis la militkomunisman ekonomion la modelo de Nova Ekonomia Politiko.

En 1918 (6-8-a de marto) la Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio (SDLPR) alinomiĝis al "Komunista Partio de Rusio" kaj ekde decembro de 1925 Komunista partio de Sovetunio kun aldono de la vorto (bolŝevika).

En 1952 la nocio bolŝeviko iĝis ne plu uzata en la Sovetunio, en oficialaj paroloj.

Vidu ankaŭ Bolŝevismo


Vidu ankaŭ jenon: