Łacinka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libro de Jan Barščeŭski el 1911, presita per Łacinka

Łacinka estas formo de la latina alfabeto uzata por la belorusa lingvo, apud la oficiala cirila alfabeto.

La lacinka alfabeto konsistas el 36 literoj, en formoj minuskla kaj majuskla, kaj similas la litovan kaj la polan alfabeton. Male al tiuj du ĝi posedas, kiel Esperanto, la literon "ŭ".

Belorusa latina alfabeto (łacinka)
A a B b C c Ć ć Č č D d
DZ dz DŹ dź DŽ dž E e F f G g
H h CH ch I i J j K k L l
Ł ł M m N n Ń ń O o P p
R r S s Ś ś Š š T t U u
Ŭ ŭ V v Y y Z z Ź ź Ž ž

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento Łacinka estis konsiderata kiel rimedo proksimiĝi al la kulturoj de centra kaj okcidenta Eŭropo. Post la fondo de Sovetunio oni tamen favoris la cirilan alfabeton kiel ligilon al Rusio kaj aliaj sovetiaj respublikoj.

Nuntempe ĝi estas uzata ĉefe en diasporo, ankaŭ en ŝildoj paralele kun la cirila alfabeto - por faciligi legadon al eksterlandanoj, ekzemple skemoj de Metroo de Minsko.