Albiburlian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albiburlian
Dinastio
nakhararq
Lando Armena Emirlando vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de armena nobelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albiburlian estas la nomo de Armena rega familio, el kiu la reganto Aravan (ĉ. 483 antaŭ nia erao) estis membro: Jam lia patro Vahagn, kiu regis 27 jarojn, estis signifa reganto - postmorte li estis adorita kiel dio de la antaŭ-kristanaj armenoj. Post li Aravan, lia plej juna filo, regis dum 18, kaj lia filo Nerseh regis 35 jarojn. Lin sekvis la filo Zareh, kiu regis 46 jarojn, post li venis lia filo Zareh, kiu regis 9, ties filo Baygam, kiu regis 14, kaj ties filo Van, kiu regis 20 jarojn. Tiu reganto riparigis la urbon, kiun starigis la asiria reĝino Semiramiso, kaj ŝanĝis la urbonomon al Van. Vahey, la filo de Van, estis la lasta el la familiaj regantoj - li estis forta aliancano de Dario la 3-a, reganto de la Persa imperio, kaj post malvenko de la persoj kontraŭ la armeo de Aleksandro la Granda movigis grandan armeon kun la celo venki Aleksandron. Tamen lia armeo malvenkis, li mem mortis en batalo, post rego de 23 jaroj, kaj Aleksandro konkeris la tutan teritorion de la armena reĝlando. De tiam, armenaj reĝoj estis nekonataj ĝis potenciĝo de la dinastio de Arsakidoj meze de la 2-a jarcneto antaŭ nia erao.

Referencoj[redakti | redakti fonton]