Aleksander Kwaśniewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksander Kwaśniewski
Persona informo
Aleksander Kwaśniewski
Naskiĝo 15-an de novembro 1954 (1954-11-15) (69-jaraĝa)
en Białogard
Religio ateismo vd
Lingvoj polarusaangla vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Gdansko vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista PartioAlianco de Demokrata Maldekstrularo vd
Subskribo Aleksander Kwaśniewski
Familio
Edz(in)o Jolanta Kwaśniewska vd
Infanoj Aleksandra Kwaśniewska vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto vd
Aktiva en Varsovio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksander KWAŚNIEWSKI [kvaŝnjevski] (naskiĝis la 15-an de novembro 1954 en Białogard) estas pola politikisto. De 1995 ĝis 2005 li estis Prezidento de Pollando.

Kariero en politiko[redakti | redakti fonton]

Jam en komunisma tempo (de 1985 ĝis 1987) li estis ministro pri junularo sub ŝtatestro Wojciech Jaruzelski. Dum la demokratiiĝo en 1989 li partoprenis flanke de la komunisma partio PZPR la tiel nomatajn rondotablajn-konferencojn kun la opozicia sindikato Solidarność, la katolika eklezio ktp. Post malfondo de la komunisma partio li fariĝis prezidanto de nova socialdemokrata partio SdRP.

En 1995 li venkis en baloto kontraŭ la ĝistiama Prezidento de Pollando Lech Wałęsa, reelekto por pliaj kvin jaroj okazis en 2000. Trian kandidatiĝon ne permesis la pola konstitucio.

Kiam li fariĝis prezidento, li nuligis sian membrecon en SdRP por esti prezidento de ĉiuj poloj. Dum lia oficperiodo Pollando fariĝis membro de NATO kaj de Eŭropa Unio. Bonajn rilatojn li flegis kun ŝtatestroj George W. Bush (Usono), Valdas Adamkus (Litovio), Rudolf Schuster (Slovakio), Václav Havel (Ĉeĥio) kaj (almenaŭ ĝis 2004) Leonid Kuĉma (Ukrainio). Kvankam Kwaśniewski estis sufiĉe populara, lia politiko estis ofte kritikata.

Lia oficperiodo finiĝis en decembro 2005; lia posteulo estas Lech Kaczyński.

Aleksander Kwaśniewski kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li estis la Alta Protektanto de 61-a IJK (Internacia Junulara Kongreso) en Zakopane en 2005 jaro organizita de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

Ordenoj[redakti | redakti fonton]

Aleksander Kwaśniewski estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.
Antaŭe:Prezidento de PollandoPoste:
Lech Wałęsa1995 - 2005Lech Kaczyński