Arvydas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arvydas
vira persona nomo
Informoj
Originala nomo Arvydas
Eble sama Arvīds
vdr

Arvydas estas litovlingva vira persona nomo.[1] Temas pri litova kaj praprusa nomo el la vorteroj ar-, en traduko "ankaŭ" kaj vyd, en traduko "vidi" [vidu prapruse widdai, "vidis"].[2].

Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]

  • Arvydas Garbaravičius (naskiĝis en 1953), litova politikisto kaj urbestro de Kaŭno (2003–2007)
  • Arvydas Kostas Leščinskas (naskiĝis en 1946), litova politikisto
  • Arvydas Macijauskas (naskiĝis en 1980), litova korbopilkisto
  • Arvydas Novikovas (naskiĝis en 1990), litova futbalisto
  • Arvydas Pocius (naskiĝis en 1957), litova brigada generalo
  • Arvydas Sabonis (naskiĝis en 1964), litova korbopilkisto kaj entreprenisto
  • Arvydas Sekmokas (naskiĝis en 1951), litova politikisto
  • Arvydas Šliogeris (naskiĝis en 1944), litova filozofo, tradukisto, eseisto kaj universitata docento
  • Arvydas Kasperiūnas (naskiĝis en 1963), litova esperantisto kaj eksedzo de Valdonė Kasperiūnienė

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arvydas en la germanlingva retejo www.vornamen-weltweit.de
  2. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 80

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]