Batalo de Kleverhamm

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de Kleverhamm okazis la 7-an de junio 1397 sur la Neerveld [malalta kampo] inter la lokoj Kellen kaj Warbeyen en Kleverhamm ĉe Kleve. Kontraŭuloj estis tiam Duko Vilhelmo la 2-a de Berg sur la unua same kiel Grafo Ditriĥo la 2-a de Mark kaj lia frato Grafo Adolfo de Kleve sur la alia flankoj.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Je la kverelo temis pri jara rento da 2.400 guldenoj el la Rejnodogano ĉe Kaiserswerth. Proksimume 1360 Gerhardo de Jülich, Grafo de Berg estis akirinta urbon, kastelon kaj doganon je Kaiserswerth 1368, kaj lia filo Grafo Vilhelmo la 2-a de Berg estis garantie fordoninta la posedaĵon.

Al Grafo Ditriĥo de Mark estis atribuita tiun ĉi renton en la jaro 1393. Sed ankaŭ lia kuzino Margareta de Mark (filino de Engelberto la 3-a de Mark) kaj sia edzo Filipo de Falkenstein pretendis ĉi tiujn enspezojn.

Post kiam tiuj ĉi ne povis venkigi siajn postulojn, en 1395 la intertempe dukiĝinta Vilhelmo la 2-a de Berg validigis siajn malnovajn pretendojn. Li eble havis pro la daŭrada kverelo malavantaĝojn, eble si sentis sin minacata per la graflandoj Kleve kaj Mark sub frata regeco. En la jaro 1395 li anoncis, venkigi ĉi tiujn pretendojn ekstremakaze ankaŭ per armoj.

La milito[redakti | redakti fonton]

Printempon de 1397 Duko Vilhelmo de Berg invadis kune kun sia kuzo, Duko Vilhelmo de Jülich kaj Geldern kaj multaj aliaj nobeloj en Graflandon Kleve kaj iris brulige rabantaj laŭflue de la Rejno ĝis Kastelo Lobith kaj poste al Kleve.

La batalo[redakti | redakti fonton]

Grafo Adolfo de Kleve kaj sia frato Grafo Ditriĥo de Mark sin starigis kontraŭ la malamikaj trupoj kaj povis venki sur la kampo Neerveld Dukon Vilhelmo kaj liajn aliancanojn. 90 kavaliroj kaj 2.000 armitoj de Berg eniris en kaptitecon.

La sekvoj[redakti | redakti fonton]

Duko Vilhelmo de Berg, liaj aliancanoj kaj vasaloj estis liberigataj kompense de giganta elaĉeta monsumo, kio eblis nur per vastaj garantidonaĵoj. Per tio kelkaj grafoj kaj kavaliroj perdis siajn feŭdojn aŭ ekhavis novajn feŭdestrojn. Pro la ŝuldoj kaj ja pro timo, perdi sian heredaĵon, la dukaj filoj senpotencigis sian patron. La konflikto havis influon sur la tutan sferon de la grafo de Kleve. La pozicio de la pli postaj dukoj de Kleve stabiliĝis, ĉar nur unu jaron poste Ditriĥo de Mark perdis sian vivon je la sieĝo de Kastelo Elberfeld. Post tio Grafo Adolfo unuigis la Graflandojn Mark kaj Kleve en persona unio.

La konflikto havis influon sur la tutan sferon de la grafo de Kleve. Bernardo de Strünkede (1334–1419), ĝis tiu ĉi momento influhava vasalo de Kleve ĉe la Emscher, sin turnis en 1397 en la kverelo kontraŭ la grafon kaj disponigis al Duko Vilhelmo de Berg sian kastelon. Por la kavaliro sur Strünkede la malvenko de Berg signifis, ke li rericevis sian feŭdon nur en 1399 de Adolfo de Kleve. Sed la grafoj evidente ne volis daŭre rezigni la vasalojn, kunligitajn per longa vasala fideleco.

Cetere[redakti | redakti fonton]

Pri la Batalo de Kleverhamm memoris eĉ post jarcentoj kverelokruco, kiu estas notita en malnovaj kamparmapoj kaj kiu staris sur la terpeco de la financoficejo de Kleve.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • E. v. Schaumburg: Die Schlacht im Cleverhamm, den 7. Juni 1397. En: Annalen des Historischen Vereins für den Niederrhein (AHVN) 9/10 (1861), pj. 81-106.
  • Karl vom Berg und Wilhelm Fülle: Bergische Fürsten und Heimatbilder, Düsseldorf und Barmen, 1926.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.8151426.144791