Beletra Almanako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Beletra Almanako
Kovrilo de Beletra Almanako, feb. 2016
Kovrilo de Beletra Almanako, feb. 2016
revuo
Speco Literatura revuo
Formato ĉ. 150 paĝoj
Periodeco trifoje jare

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto, István Ertl, Jesper Lykke Jacobsen, Suso Moinhos, Nicola Ruggiero kaj Anina Stecay
Ĉefredaktisto Suso Moinhos
Establodato septembro 2007
Fondinto(j) Ulrich Becker vd
ISSN 1937-3325

Adreso 203 W 107th St #6C
Novjorko/New York NY 10025, Usono/USA
Retejo BeletraAlmanako.com
vdr

Beletra Almanako (mallongigo BA) estas literatura libroforma revuo, lanĉita en aŭtuno 2007. Post tri numeroj en 2007-09, 2008-03 kaj 2008-09, ĝi aperas trifoje jare ekde 2009, en februaro, junio kaj oktobro. Principe ĉiu numero ampleksas inter 120 kaj 180 paĝojn. En la komenco redaktis ĝin la ĉefredaktoro Jorge Camacho, Probal Daŝgupto kaj István Ertl. De BA18 ĝis BA27 ankaŭ Tim Westover apartenis al la redaktora skipo, sed li eksiĝis en 2017. En 2015 Jorge Camacho forlasis la revuon kaj aldoniĝis du pliaj redaktoroj: Jesper Lykke Jacobsen kaj Suso Moinhos. En 2018 aldoniĝis du novaj redaktoroj: Nicola Ruggiero (ekde BA31) kaj Anina Stecay (ekde BA32).

La eldonisto estas Ulrich Becker, de la eldonejo Mondial en Novjorko.

Okaze de la 20a numero oni faris bilancon de la itinero de BA. Ĝis tiam estas ĉirkaǔ 250 abonantoj, totale inter 350 kaj 400 aĉetantoj. Oni publikigis 65 originalajn prozaĵojn, 179 originalajn poemojn, 120 tradukojn kaj multajn aliajn tekstojn [1].

Enhavo[redakti | redakti fonton]

BA enhavas diversajn rubrikojn, nome pri poezio, prozo fikcia aŭ nefikcia, eseoj, recenzoj, intervjuoj, leteroj ktp, originale kaj traduke. Laŭ interkonsento kun UEA, ankaŭ la verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj aperis en Beletra Almanako, sed ekde 2013 ili publikiĝas en aparta libroserio kun la titolo "Belarta rikolto", eldonita ankaŭ de Mondial.

Aperas en BA materialo speciale verkita por ĝi, sed ankaŭ altkvalitaj tekstoj jam pli frue aperintaj en la reto sed ne surpapere.

Havebleco de la revuo[redakti | redakti fonton]

La almanakon oni povas aboni kiel kajeran revuon, aŭ mendi aŭ aĉeti kiel libron. Beletra Almanako aperas en normala mezgranda libroformato, kaj ĝi estas facile mendebla, pagebla kaj aĉetebla, aŭ recenzebla kiel ajna libro.

BA troviĝas ankaŭ ĉe Amazon, Book Depository, Kalahari kaj lokaj retlibrejoj (kiel IBS, Capris, NBC India, Paddiefield k.a.), kaj per Google Play oni povas aĉeti ĝin kiel bitlibron[2].

Ekesto de la periodaĵo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la sinprezento de la revuo, verkita de Camacho en ĝia unua numero, la kultura panoramo de Esperantujo en 2007 prezentis signojn de stagno:

“La revuo Fonto ĉesis aperi. Aliajn revuojn, kiel La Ondo de EsperantoLa Gazeto, karakterizas forta ligiĝo al certa regiono, loko aŭ persono; Libera Folio, krom movade ĝeneraltema, restas reta.

Necesis, laŭ la iniciatintoj de BA, nova internacia literatura revuo. Tamen, iliaopinie, la tempo tiam ne maturis por lanĉi paperan revuon monatan aŭ du-monatan. Pro tio ili decidis publikigi la libroforman Beletra Almanako.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ulrich Becker, Prezento, Beletra Almanako, 20, junio 2014, paĝo 20.
  2. Beletra Almanako en Google Play

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]