Belga franko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belga franko
eksvaluto • franko
Ŝtato: Belgio
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: BEF
Mallongigo:
vdr
5 Frankoj (1873).

La belga franko estis la oficiala valuto de Belgio antaŭ la enkonduko de la eŭro. Per la traktato por la Belga-Luksemburga Ekonomia Unio de 1922 la valutoj de la du najbaraj landoj - la belga kaj luksemburga frankoj - estis fikse kunligitaj. De tiam ĝi estis kurze egala al kaj en la belga provinco Luksemburgo interuzebla kun la luksemburga franko.

Ĝia kodo estis BEF. 1 franko enhavis 100 centimojn.

De 1999 la belga franko estis ligita al la eŭro laŭ la kurzo 40,3399 BEF = 1 EUR.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]