Bunclody

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bunclody (irlanda Bun Clóidí) estas urbeto ĉe la limo de la graflandoj Wexford kaj Carlow, en la provinco de Leinster, Irlando. Laŭ la censo de 2006, la loĝantaro estas 1,863[1]. Ĝia plej granda parto situas en graflando Wexford.

Bunclody staras ĉe la kunfluo de la riveroj Clody kaj Slaney, kaj la irlanda nomo signifas "fino de la Clody". Ĝi situas ĉe la ĉefa vojo inter la haveno de Rosslare kaj la mezo kaj okcidento de la lando (N80).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 17a jarcento la nomo de la urbeto ŝanĝis de Bunclody al Newtownbarry, sed refariĝis Bunclody en la 20a jarcento, post la irlanda sendependenco de Britio. En la 19a jarcento, kanaleto forkondukiĝis el al rivero Clody, por provizi akvon por la loĝantaro[2]. Tiu kanaleto fluas ankoraŭ laŭlonge de la centro de la ĉefa strato.

Dum la Ribelo de 1798 kontraŭ la brita regado, Bunclody estis la okazejo de granda batalo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Census 2006 — Volume 1 - Population Classified by Area, 2007-04-27 – Central Statistics Office (Irlando). PDF (4.22 MB)
  2. Bassett, George Henry, Wexford County Guide and Directory, Hibernian Imprints, 1991, ISBN 1-874238-00-6, p. 343-347 (origina eldono 1885)