César Chávez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
César Chávez
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1927 (1927-03-31)
en Yuma (Arizono), Yuma County
Morto 23-an de aprilo 1993 (1993-04-23) (66-jaraĝa)
en San Luis, Arizono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Cesar E. Chavez National Monument vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Helen Fabela Chávez vd
Infanoj 8
Parencoj Sam Chavez vd
Profesio
Okupo sindikatisto • laborer • politikisto • homrajta aktivulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

César Estrada Chávez, en esperanto Cezar' Ĉavez'[1] (Yuma, Arizono, Usono, 31-a de marto 1927 - San Luis, Arizono, 23-a de aprilo 1993), estis usona kamparana gvidanto, aktivulo por la civilaj rajtoj de la usonaj kamparanoj, kiu kun Dolores Huerta fondis la Nacian Asocion de Kamparaj Laboristoj (NFWA, en la angla) kaj kiu poste ŝanĝiĝis al Unio de Kamparaj Laboristoj (UFW).

Lia agado celis restrikti la enmigradon de neleĝaj laboristoj en la kamparo, la protektadon de pli bona salajro kaj la rajtojn de la usonaj kamparanoj. Kun tiu celo, li levis protestojn kontraŭ la dungado de meksikaj enmigrantoj en la kamparo kaj la deportado de kamparanoj kiuj ne volis aliĝi al la kamparana sindikato. Pro sia laboro favore al la usonaj kamparanoj, César Chávez estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj sociaj batalantoj por la rajtoj de la kamparanoj en Usono.

Li iĝis heroo de la usona laborista movado pro sia apogo al la rajtoj de la usonaj laboristoj. Chávez ankaŭ estis vegetarano kaj kredis je la rajtoj de la bestoj.

En Kalifornio oni memoras lin: tie la loka kongreso aprobis en la jaro 2000 proponon por krei festotagon honore al li. La festotago okazas la 31-an de marto, je la datreveno de Chávez. Ankaŭ Teksaso agnoskas la tagon kaj en Arizono kaj Koloradio estas nedeviga festotago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ 2a kaj 15a reguloj de Fundamento kaj Akademia rekomendo:
    http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_22_2013.html