Christian Ulrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Ulrich
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1836 (1836-04-27)
en Vieno
Morto 22-an de januaro 1909 (1909-01-22) (72-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco HungarioAŭstrio
Alma mater Teknika Universitato ĉe VienoAkademio de Belartoj de Vieno
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto
vdr

Christian Ulrich, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj hungarece Ulrich Keresztély estis aŭstrohungara arkitekto, altlerneja instruisto.

Christian Ulrich[1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1836 en Vieno, li mortis la 22-an de januaro 1909 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Christian Ulrich post mezlernejo frekventis politeknikon kaj studis astronomion en la Universitato de Vieno en 1855. Sekvis studoj en politekniko en Karlsruhe antaŭ ol li studis en la Akademio de Belartoj de Vieno ĉirkaŭ 1860. Liaj plej gravaj instruistoj estis de:Carl Roesner, de:Eduard van der Nüll kaj de:August Sicard von Sicardsburg. Li studvojaĝis al Francio, Belgio kaj Italio. Inter 1865-1885 li estis arkitekto en sia naskiĝurbo, sed li ankaŭ prizorgis la fabrikon pri speguloj de gepatroj. De 1885 ĝis 1892 Ulrich projektis en Hungara reĝlando, eĉ li prenis hungaran civitanecon (de 1885 ĝismorte) kaj loĝis en Budapeŝto. De 1892 Ulrich laboris denove en Vieno. En 1896 li estis nomumita profesoro de la TU Wien, kie li estis katedrestro, inter 1899-1900 rektoro. En 1905 Ulrich edziĝis, lia geedzeco restis seninfana. Li ricevis imperiestran premion en 1885.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Muzeo en Haarlem (1878)
  • Grenejo en Budapeŝto (1880, jam malkonstruita)
  • Industria halo en Budapeŝto (1885, jam malkonstruita)
  • Etaĝa domo en Vieno (1901)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]