Continental Airlines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Continental Airlines
flugkompanio vd
Dum 1934 - 1-a de januaro 2012
Sidejo Houston
Lando Usono
filiaj kompanioj Continental Lite vd
Posedataj kompanioj Continental vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Continental Airlines
IATA
CO
ICAO
COA
Voksigno
CONTINENTAL
Fondita 1934
Programo por oftaj flugantoj OnePass
Alianco Star Alliance
Aviadilaro 600
Cellokoj 262
Ĉefsidejo Houston (Usono)
Ĉefuloj
Retejo: www.continental.com
vdr

La entrepreno Continental Airlines estas usona flugkompanio kun sidejo en Houston (Teksaso). Ekde la 27-a de oktobro 2009 ĝi estas membro de la flugkompania alianco "Star Alliance". La kompanio laŭ la stato de aŭgusto 2010 ĉiujare transportas proksimume 67,0 milionojn da pasaĝeroj[1] kaj disponas pri 600 regulaj pasaĝeraj aviadiloj[1].

La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon CO; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas COA.

la centra sidejo de la kompanio en Houston (maldekstre)

En majo 2010 anonciĝis ke la entrepreno fuziu kun United Airlines: la nova entrepreno kaj sekve ĉiuj ties aviadiloj portu la nomon United Airlines, tiel ke la nomo 'Continental Airlines' malaperus.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]