Docetismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Doketismo, el la greka vorto por "ŝajna" (dokéo), estas doktrino kiu neas la enkarniĝon, t. e., kredas ke Jesuo estis homo nur laŭ apero, ne en fakto, sed vere estis Sendito de la vera Dio. Ĉar la materia mondo estas malbona, Jesuo klare ne estis homo, sed nur ŝajnis homo, sekve, Jesuo suferus sur la kruco nur ŝajne. Jesuo estus dia

sen vera homa karaktero. Tial Jesuo ne savas per sia morto, sed per sia doktrino.

La doketismo estis subtenita en la antikva kristanismo ĉefe de teologoj influitaj de gnostikismo kiel Valentino kaj Marciono, sed ĝi estis frue konsiderata herezo.