Du mil vortoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dva tisíce slov, které patří dělníkům, zemědělcům, úředníkům, umělcům a všem
manifesto • ĵurnalisma artikolo
Aŭtoroj
Aŭtoro Ludvík Vaculík
Lingvoj
Lingvo ĉeĥa lingvo
Eldonado
Eldondato 27-a de junio 1968
vdr

Du mil vortoj (plena nomo Du mil vortoj, kiuj apartenas al laboristoj, agrikulturistoj, oficistoj, artistoj kaj al ĉiuj) estis unu el du plej signifaj dokumentoj de Praga printempo 1968. Dum Agada programo de KPĈ estis alvoko al reformo de la komunista partio, Du mil vortoj estis iniciatoj, kiuj iris malantaŭ kadro de Akcia programo. Gvidantaro de Komunista partio de Ĉeĥoslovakio rifuzis ilin kaj pli poste, en la periodo de la t.n. politika normaligo ĝi markis la dokumenton Du mil vortoj kiel kontraŭrevolucia.

La dokumento estiĝis laŭ iniciato de laboruloj de Ĉeĥoslovaka akademio de sciencoj. Temis pri aktivigo de la ĉeĥoslovaka publiko kontraŭ senĉese videbla premo de soveta gvidantaro kontraŭ reformaj ŝanĝoj en la lando. Kiel manifesto verkis ilin la reforma komunista verkisto Ludvík Vaculík. Teksto aperis la 27-an de junio 1968 en Literární listy (Literaturaj folioj) kaj en ĵurnaloj Práce (Laboro), Mladá Fronta (Juna fronto) kaj Zemědělské noviny (Agrikultura ĵurnalo). La manifeston subskribis centoj da personecoj de la publika vivo kaj pli ol cent mil civitanoj.

En la 70-aj jaroj, en la periodo de la t.n. normaligo, oni estis persekutitaj pro konsento kun tiu ĉi manifesto.