Eklezia provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eklezia provinco estas administra unuo en kristanaj eklezioj, konsistanta el grupo de najbaraj episkopujoj kaj gvidata de unu ĉefepiskopometropolito.

En la nuntempa Latina Eklezio, regata per la Kodekso de la Kanona Juro de 1983, eklezia provinco (latine provincia ecclesiastica) estas arigo de najbaraj apartaj ekleziaj distriktoj[1], kun plenaj rajtoj de jura persono[2] kaj administrata de provinca ĉefepiskopo asistata de provinca koncilio[3].

La ekleziaj provincoj originas el la administra organizado de la antikva Romia Imperio. En la malfrua Romia Imperio (ekde la Tetrarkio), la provinco estis parto de tio, kio tiam oni nomis diocezo.

En Eŭropo kaj en la mondo[redakti | redakti fonton]

Ekde la 4-a jarcento - 5-a jarcento, tiu organizado estis reprenita de la romkatolika eklezio, kiam inverso de signifo okazis : la diocezo fariĝis subdivido de la eklezia provinco.

La episkopoj, kiu sidis en la gravaj romiaj urboj, aŭ « provincaj », akiris la supervidan rajton sur la episkopoj de la malpli gravaj urboj : ili estis nomitaj ĉefepiskopoj ekde la 6-a jarcento.

Pluraj diocezoj konsistigas eklezian provincon, sub aŭtoritato de metropolita ĉefepiskopo, kies diocezoj havas rangon de ĉefepiskopujo. La episkopoj, kiuj dependas de li, estas sufraganoj.

En la Mezepoko, en la eŭropaj landoj, kiuj heredis de la Romia Imperio, la malnovaj romiaj provincoj estis konservataj.

En Francio[redakti | redakti fonton]

Romkatolikaj provincoj en Francio ekde 2002
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de romkatolikaj distriktoj en Francio ekde 2002.

En Germanio[redakti | redakti fonton]

Romkatolikaj ekleziaj provincoj kaj episkopujoj en Germanio post la germana reunuiĝo
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romkatolikaj episkopujoj en Germanio.

En Hispanio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. CIC, c. 431 § 1 : « (...) la najbaraj apartaj ekleziaj distriktoj estos arigitaj ekleziaj provincoj ĉirkaŭlimigitaj sur iu teritorio ».
  2. CIC, c. 432 § 2 : « La eklezia provinco plenrajtas je jura personeco ».
  3. CIC, c. 432 § 1 : « La provinca koncilio kaj la provinca ĉefepiskopo aŭtoritatas sur la eklezia provinco laŭ juro ».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]