Eysturoy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eysturoy
Oyrarbakki sur la insulo Eysturoy
Oyrarbakki sur la insulo Eysturoy
insulo
Akvejo Norda Atlantiko
Insularo Ferooj
Geografia situo 62° 13′ N, 6° 53′ U (mapo)62.217222222222-6.8852777777778882Koordinatoj: 62° 13′ N, 6° 53′ U (mapo) f1
Situo de Eysturoy
Situo de Eysturoy

Map

Areo 286,3 km² f4
Plej alta loko Slættaratindur
882 mf5
Loĝantaro 10 839 (1-a de januaro 2011)
38 loĝ./km²
Ĉefa loko Fuglafjørður
Mapo de Eysturoy
Mapo de Eysturoy
vdr

Eysturoy (dane Østerø) estas la dua plaj granda kaj dua plej loĝata insulo de Ferooj, post insulo Streymoy. Ĝia nomo signifas Orienta insulo. Sur la insulo loĝas ĉirkaŭ 10.000 homoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Eysturoy
Ljósá vintre
Morskranes sur sudokcidenta bordo de Eysturoy, en la fono insulo Nólsoy

Ĝin dividas de Streymoy mallarĝa markolo Sundini. La suda parto de la insulo estas plata, dum la norda monta, kun krutaj rokmuroj kaj verdaj valoj inter la montoj.

La areon de la insulo forte formas la multaj fjordoj kaj golfoj, inter ili la plej longa fjordo de Ferooj, Skálafjørður sude, sur kies bordo la kunkreskintaj komunumoj formas la plej grandan aglomeraĵon de Ferooj. La plej grandaj fjordoj de la orienta bordo, de nordo ĝis sudo estas Funningsfjørður, Oyndarfjørður, Fuglafjørður kaj Gøtuvík.

Sur la insulo ekzistas 66 apartaj montopintoj, inter ili la plej alta de Ferooj, la 882 m alta Slættaratindur. Tie videblas la kvara plej granda lago de Ferooj, la Toftavatn.

La plej gravaj vilaĝoj de la insulo estas Fuglafjørður norde, Runavík kaj Nes sude.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La insulon interligas kun Streymoy la Streymin-ponto arkante super la markolo Sundini. Sur la orienta bordo, el vilaĝo Leirvík kondukas submara tunelo Norðoyatunnilin tra 6300 m al Klaksvík sur insulo Borðoy, al dua plej granda urbeto de Ferooj. La tunelo estis inaŭgurita en 2006.