Fairmount

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fairmount
vilaĝo en Usono
Administrado
Poŝtkodo 46928
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 682  (2020) [+]
Loĝdenso 655 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 25′ N, 85° 39′ U (mapo)40.4178-85.6489Koordinatoj: 40° 25′ N, 85° 39′ U (mapo) [+]
Alto 263 m [+]
Areo 4,092181 km² (40 9.2 181 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Fairmount (Usono)
Fairmount (Usono)
DEC
Fairmount
Fairmount
Situo de Fairmount

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fairmount, Indiana [+]
vdr
Fairmount de super la tero, rigardante sudokcidenten.

Fairmount [fermaŭnt] estas vilaĝo en orienta centra Indianio (Usono), en suda kantono Grant, kun 2.992 loĝantoj (Usona censo de 2000). Ĝi estas plej bone konata kiel la junula hejmo de aktoro James Dean, kiu estas entombigita tie.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo Fairmount venas de la parko Fairmount Park en Filadelfio. Ĝi estis nomita je 1850 de termezuristo, solvante diskuton inter la du fondintoj de la vilaĝo pri ĝia nomo.

Fairmount estas ekloĝita de kvakeroj el Norda Karolino dum la 1830-aj. Fondite je 1850, la vilaĝo ricevis ĝian formalan ĉarton de la ŝtato Indianio je 1870. La vilaĝo tre prosperiĝis pro la eltrovado de tergaso je 1887. Post la eluzado de la tergazo je 1900, Fairmount estiĝis liturbo, kies civitanoj laboris por la aŭtomobila industrio en apudaj urboj kiel Mariono, Kokomo kaj Andersono. Turismo kaj terkultivado malakrigas la efikon de la pograda malpliiĝo de industrio en tiuj urboj post 1980.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fairmount situas ĉe 40° 25′ 4″ N 85° 38′ 56″ U / 40.41778 °N, 85.64889 °U / 40.41778; -85.64889 (mapo). Laŭ la Usona Censo, la vilaĝo havas tutan areon de 3.8 km2, ĉiom el kiu estas lando. La rivereto Back Creek fluas norden tra la vilaĝo.

Registaro[redakti | redakti fonton]

La registaro de Fairmount estas vilaĝa konsilantaro, kies ses konsilantoj estas elektitaj per baloto ĉiukvarjare. La vilaĝa konsilantaro administras la policon, fajrbrigadon, parkon, stratojn, akvoprovizadon kaj forprenadon de kloako kaj rubo.

En Fairmount, administrate aparte, estas elementa lernejo, publika biblioteko, publika parko kun tri basbalaj ludkampoj, kaj sportejo por junula korbopilkado. La sportejo estas la sola cetera uzata konstruaĵo de la vilaĝa liceo, kie James Dean ĉeestis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Fairmount estas centro terkultiva, ĉirkaŭata de vastaj kampoj de maizo, tritiko, sojo kaj tomatoj. Porkoj kaj kokidoj estas la ĉefaj bredataj bestoj.

Turismo en Fairmount estas multe rilata al aktoro James Dean, kies parencoj loĝas en la regiono kaj kies tombo estas en la vilaĝa tombejo. Ankaŭ bildstriisto Jim Davis loĝis apud Fairmount kaj studis en la vilaĝa liceo.

La vilaĝo ankaŭ havas unu malgrandan fabrikon, kiu fabrikas elementojn por aŭtomobiloj. Ĝi estas la sola industrio de la vilaĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]