Ferdeko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdeko de kargoŝipo dum ŝtormo
Ferdeko de kontenerŝipo
La dekduo de ferdekoj de Queen Mary 2
Vasta ferdeko de aviŝipo

Ferdeko estas planko kovranta la tutan kavon de ŝipo, simila al planko de konstruaĵo, aŭ formanta super ĝi etaĝojn.

Preskaŭ ĉiuj ŝipoj, escepte la malplej grandaj havas almenaŭ unu ferdekon; grandaj pasaĝerŝipoj foje havas dek du ferdekojn aŭ eĉ pli.

La tradicia signifo estas, ke ferdeko kovru la tutan longecon de la ŝipo, sed oni uzas ĝin ankaŭ por malpli grandaj strukturoj kiaj ĉe la pruopobo por la prua ferdeko kaj la poba ferdeko.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ destino la ferdekoj havas specialajn nomojn:

Sur pasaĝerŝipoj, aldonaj ferdekoj ricevas ajnajn nomojn, ekzemple "Lido-ferdeko". La plej malsupra ferdeko nomiĝas orlopo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La kutima opinio estas, ke ĝia origino estas la germana lingvo. Sed la germana vorto estas samkiel la angla deck, nur kun majusklo, nome Deck, dum la germana Verdeck [ferDEK] signifas kovrilo de veturilo kiel la faldebla tegmento de kabrioleto. Restas la demando, kiel tiu eraro okazis, ĉu per mislego de vortaro fare de Zamenhof, ĉu per tre libera interpreto de tia kovrilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]