Feto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Feta-fromaĝo.
Homa feto

Feto estas nenaskita (prenata periodo) unuopulo de vertebrulo en feta evolua periodo. Tio estas inter periodo de embrio ĝis naskiĝo (nasko).

Ĉe homo estas la feta periodo de la 8-a (aŭ la 10-a) semajno de gravedeco ĝis nasko (t. e. de la 3-a luna monato ĝis fino de la 10-a luna monato).

Okazas ĉe ĝi evoluo de organaj sistemoj, kresko de la feto, diferenciigo de la organoj.

La evoluon de la feto studas scienca fako embriologio. La suma evoluo de unuopulo nomiĝas ontogenezo.

En periodo post la nasko la homa unuopulo nomiĝas novnaskito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]