Germana migroteatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Chr. Vollert: Migroteatro ĉe riverbordo proksimume 1750

Germana migroteatro estas la nomo por vaganta germanlingva teatroensemblo konsista el profesiaj aktoroj, kiu ja havas propran stokon da kostumoj, rekvizitoj kaj kulisoj, ne tamen fiksan prezentejon.

Tiaj vagantaj ensembloj jam ekde la 17-a jarcento formiĝis en Germanujo dum la frua novepoko kiel kontraŭaĵo al la kortegoteatroj de la princoj kaj amuzis la popolon per farsoj, kiuj estis parodioj aŭ literaturaj transvestaĵoj de tragediojoperoj. Per la ekesto de naciaj teatroj kun fiksaj aktorensembloj en la 18-a jarcento ĉi tiu formo de popolteatro iom post iom perdis sian gravecon, kvankam ankoraŭ ĝis en la 19-a jarcento migroteatroj prezentis en germanaj urboj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]