Hejtinstalaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instalaĵo por centra hejtado

Hejtinstalaĵo estas aparataro por produkti kaj distribui varmon. Ĝi estas esenca parto de konstruaĵoj kaj ankaŭ de kelkaj veturiloj.

Se la hejtado estas efektivigata per la sama aparataro kiel la malvarmetigo, oni parolas pri klimatiza instalaĵo.

Tipologio[redakti | redakti fonton]

En hejtinstalaĵoj la varmo estas produktata en iu loko kaj transportata en la diversaj lokoj kiuj estas varmigendaj.

Oni povas klasifiki la hejtinstalaĵojn laŭ:

  • la brulaĵo aŭ energifonto uzata por produkti la varmon. Ĝi povas esti karbo, nafto, gaso, ligno, geoterma energio, sunenergio, elektra energio.
  • la dimensio. La instalaĵo povas varmigi unuopan apartamenton (aŭtonoma hejtado) aŭ multaj apartametoj en la konstruaĵo (centra hejtado).
  • la medio, kiu transportas la varmon. Ĝi povas esti akvo (plejofte uzata), akva vaporo aŭ aero.
  • la ilo kiu disdonas la varmon. La varmo povas estis disdonata per radiatoroj, per la varmigitaj muroj, la planko aŭ la plafono. Kiam la medio kiu transportas la varmon estas aero, tiam ĝi estas enblovata per ventumilo.