IATA-kodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La IATA-kodo estas tri-litera kodo uzata por referenci plejmultajn flughavenojn tra la tuta mondo. La kodaro estis establita de la IATA (International Air Transport Association). Tiuj literoj estas ekzemple eksponataj sur la vojaĝetiketoj por bagaĝoj. La aplikado de la IATA-kodo estas planita de la IATA-rezolucio 763[1] kaj administrata ekde la IATA-sidejo en Montrealo, Kebekio.

La kodoj eldoniĝas duonjare en la "IATA Airline Coding Directory"[2]. Ĉiu kodo restas unika kaj do devas indiki nur unu flughavenon : oni tamen rajtas reuzi malaperintajn kodojn por novaj flughavenoj. Multaj landoj, ekzemple Kanado, ne plu uzas IATA-kodojn en siaj oficiala aeronaŭtikaj periodaĵoj.

La IATA-kodo por la Internacia Flughaveno Portlando estas ekzemple PDX.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. IATA Memorandum SKED457, see Item 6.1.4. Arkivita el la originalo je 2008-10-29. Alirita 2008-05-16.
  2. IATA Airline Coding Directory. Arkivita el la originalo je 2008-05-11. Alirita 2008-05-16.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]