Johann Friedrich Christoph Ernesti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Friedrich Christoph Ernesti
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1705 (1705-02-23)
en Bad Tennstedt
Morto 24-an de februaro 1758 (1758-02-24) (53-jaraĝa)
en Arnstadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo
vdr

Johann Friedrich Christoph ERNESTI (naskiĝinta en la 23-a de februaro 1705 en Bad Tennstedt, mortinta en la 24-a de februaro 1758 en Arnstadt) estis germana teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La superintendanto de Arnstadt estis la frato de la fama Johann August Ernesti. Post antaŭtrejnado ĉe la Gimnazio de Gotha li dediĉis sin al studoj de teologio en Wittenberg kaj Leipzig.

En 1730 li iĝis ĉefbibliotekisto de la biblioteko de princo Wilhelm von Schwarzburg. Poste li administris la paroĥon de Alkersleben kaj estis 9 jarojn inspektoro en Gehren. Li iĝis en la 1744-a jaro arkidiakono kaj en 1747 superintendanto. Parlele li docentis ĉe la gimnazio en Arnstadt pri religiaj sciencoj. Dum multaj jaroj li okupiĝis pri diversaj versioj de la hebrea teksto de la Malnova testamento. Krome li predikadis kaj skribis fakartikolojn pri tekstoj bibliaj.

Verkoj (elekto )[redakti | redakti fonton]

  • Gründliche Vorbereitung, die Bücher N.T. nützlich zu lesen, aus dem Französischen des Lenfant übersetzt, 1730
  • Epistola de lectionibus variantibus codicis Hebraei, 1731

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Biografio ĉe ADB.