Julio Evola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julio Evola
Persona informo
Naskonomo Giulio Cesare Andrea Evola
Naskiĝo 19-an de majo 1898 (1898-05-19)
en Romo,  Reĝlando Italio
Morto 11-an de junio 1974 (1974-06-11) (76-jaraĝa)
en Romo
Tombo Campo Verano
Lingvoj francaitala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater ITI L.Da Vinci • Universitato de Romo "La Sapienza"
Okupo
Okupo poeto • verkisto • pentristo • filozofo • montgrimpanto
Verkoj Revolt Against the Modern World
The Hermetic Tradition : symbols and teachings of the royal art
The Mystery of the Grail
Eros and the Mysteries of Love
Raâga Blanda
Synthesis of the Doctrine of Race
The Aryan Doctrine of Battle and Victory
Orientamenti
TTT
Retejo https://www.fondazionejuliusevola.com/
vdr

Barono Julio Evola (plena nomo: Julio Ĉezare Andrea Evola, itale Giulio Cesare Andrea Evola; 19-an de majo 1898, Romo, Itala Regno — 11-an de junio 1974, Romo, Italio) — itala filozofo, ideologo de novfaŝismo, verkisto, poeto, pentristo, reprezentanto de la integra tradiciismo, aŭtoro de verkoj esoterismaj kaj okultismaj. Verkoj de Evola influis multajn reprezentantojn de ultradekstra ideologio en Eŭropo kaj en aliaj mondopartoj, kaj ankaŭ inspiris kelkajn terorismajn organizojn en Italio dum 1970 jaroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 19an de majo 1898 en Romo en aristokrata familio, al kiu oni atribuas ambaŭ hispanan kaj germanan devenojn. Li diplomiĝis ĉe inĝeniera fakultato de Roma Universitato, sed rezignis pri la diplomo, dirinte poste ke - "Mi dispartigas mondon je du partoj: nobelaro kaj homoj havantaj diplomon".

Li estis partoprenanto de la Unua Mondmilito kiel oficiro de artileriaj regimentoj.

Allogita farde avangardismo, post la milito li dum ioma tempo (ĝis 1923 jaro) kunlaboris kun la revuo «Revue Ble», dum mallonga tempo asociiĝis kun la futurisma movado de Filippo Tommaso Marinetti, kaj komencis pentri (unu el liaj verkoj nun estas ekspoziciata en la Nacia Galerio de Moderna Arto en Romo) iĝante unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la itala tiama dadaismo.

En 1922, post alveni al la konkludo ke avangardismo estis iĝanta komercigita kaj superplenigita de akademiaj konvencioj, li malpliigis sian fokuson je arta esprimo, t.e. je pentrado kaj poezio.