Kasiodoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kasiodoro
Persona informo
Cassiodorus
Flavius Magnus Aurelius Cassiodorus
Naskiĝo 30-an de novembro 486 (0486-11-30)
en Scylletium, Katanzaro
Morto 30-an de novembro 582 (0582-11-30) (96-jaraĝa)
en Scylletium
Religio katolikismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Profesio
Okupo politikistohistoriisto • muzikologo • verkisto • muzika teoriisto • filozofo vd
Verkado
Verkoj Institutiones divinarum et saecularium litterarum ❦
Anecdoton Holderi ❦
History of the Goths ❦
Historia ecclesiastica tripartita ❦
Chronicle vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kasiodoro, latine Cassiodorus (Flavius Magnus Aurelius Cassiodorus Senator), estas erudiciulo de la 6-a jarcento (Squillace de Kalabrio, ĉirkaŭ 490 – Vivarium de Kalabrio, ĉirkaŭ 583) kiu eniris historion kaj enciklopediojn pro tri elstaraj kapabloj kiuj igis lin estimata majstro por la historiistoj kaj kulturistoj laŭ diversaj epokoj ĝis la onia. Li, fakte, estis fondinto de la fama monaĥejo de Vivarium kaj fekunda verkisto kaj eminenta politikisto en gravaj historiaj momentoj.

Kasiodoro, Magnus Aŭrelius Senator kiel li sin subskribis en verkaj prefacoj, eble de ĉiam katoliko malgraŭ en ariana medio kiel eble dedukteblas el la fakto ke li praktikadis la lectio divina/n [1] por pli bone akiri la saĝecon necesan en politika regado kaj el sia korespondado kun du papoj (Johano la 2-a kaj Agapeto la 1-a kun kiuj li projektis krei en Romo altlernejojn de teologio), juĝata de kelkaj kiel konvertiĝinto, de post sia pli klara adhero al tiu kredo retiriĝis (540) en Vivariumon, kie li kreis monaĥejon dediĉitan al sankta Marteno, por kiu li diktis la Institutiones (normoj, regularo): temis pri aparta kvazaŭurbo kie religiuloj, liberigitaj el la materiaj zorgoj por sin vivteni, sed konsekritaj al liturgiaj oficoj, povu plentempe okupiĝi pri artes liberales (liberalaj artoj) kaj precipe pri kopiado kaj korektado de libroj: Vivarium fariĝis gravega centro por la transdono de nombraj tekstoj kaj kristanaj kaj paganaj. Ĝia scriptorium (skribejo kun konservejoj de valorigeblaj libroj) agados kiel modelo por diversaj eŭropaj monaĥejoj. Famis la Vivariuma biblioteko kiun Kasiodoro riĉigis per verkoj akiritaj precipe el Oriento kiun li vizitis pro politikaj kialoj. Ĉi tie li subskribis diversajn verkojn.

Kelkaj verkoj de Kasiodoro[redakti | redakti fonton]

En la retiro de Vivarium li verkis:

Constitutiones

Exposition epistolae ad Romanos (kompilita eble en Konstantinopolo kien li estis devigita iri post la reaneksigo de Italio al orienta Romia Imperio militoperace de generalo Belisario (540)

Liber memorialis aŭ liber titolorum

Compleksiones apostolorum

Exposition psalmorum. Komento gramatika, literatura, asketa kaj teologia pri la psalmoj. Komencita en 538, en Raveno.

Orthographia, (redaktita je la aĝo de 93 jaroj). Eltiraĵoj el prilingvaj verkoj de Cormuto, Veljo Longus, Curtius Valerianus, Papirianus, Adamantius Martyrius, Eutyches, Caesellius ...

Laudes. Panegiroj honore al gotaj reĝoj kaj princoj ekde 506.

Chronica. Listo de konsuloj, destinitaj al Eŭtario, bofilo de Teodoriko, destinita posteulo kiu tamen mortis en 519.

Historia Gothorum. Dekdu libroj de verko perdita resumita de Giordane en De origine actibusque Getarum.

Variae. Kolekto de 468 leteroj oficialaj skribitaj dum liaj altaj oficoj de regado sub la diversaj gotaj reĝoj.

Ordo generis Cassiodororum

Liber de anima. Traktado verkita en 538 en kiu kritikistoj trovas markojn de la supozita konvertiĝo de Kasiodoro.

Codex de grammatica.

Historia ecclesiastica aŭ Historia tripartita

Antiquitatum Iudaicarum libri XXII. Tradukaĵo de verkoj de Jozefo Flavio.

Adumbrationes in Epistulas canonicas. Tradukaĵo de Hypotyposes de Klemento el Aleksandrio.

Commenta Librorum Regum.

Psalterium archetypum.

Codex grandior. Eltiraĵoj de Bibliaj libroj destinitaj al la publika legado.

De institutione divinarum litterarum. Kvar libroj traktantaj pri liberalaj artoj (aritmetiko, astronomio, geometrio, muziko).

Fama estis ankaŭ la kasiodora transkribo de la Vulgato laŭ supozigitaj Sanktahieronimaj tekstoj, sur kiu paŭsiĝis la Codex Amiatinus [2]

Kasiodoro politikisto kaj diplomato[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en familio kutimiĝinta okupi elstarajn oficojn en la publika administracio: fakte, lia avo oficiris en la armeo de la imperiestro Valentiniano la 3-a kaj kontribuis por forpuŝi la Vandalojn kiam tiuj ĉi el Nordafriko klopodis invadi Kalabrion kaj Sicilion (ĉirkaŭ 450). Krome, lia patro servis kiel corrector Lucaniae et Bruttiorum ŝarĝite de la gota reĝo Teodoriko, invitita descendi al Italio por venkobati Odoakron malobeante la imperiajn direktivojn; en 503 al li estis aljuĝita la praefectura praetoriana.

Kasiodoro, krome, nombras inter la parencaro de Simako kaj estis senatano kaj konsulo kaj eĉ mem ĉiam uzis en siaj subskriboj la titolon de senatano (Casiodorus senator).

Jen la publikaj politikaj kaj diplomatiaj kaj administraj funkcioj plenumitaj de Kasiodoro:

Consiliarius praefecti (503-506). Konsilisto de sia patro jam elstara ministro de Teodoriko

Quaestor sacri palatii (506-511). Praktike kanceliero de la reĝolando.

Consul ordinarius (514) : Ordinara konsulo

Magister officiorum (523-527). Taskita vigli kaj superregi ĉiuafere. Tio okazas ĝuste kiam la filozofo Boecio perdis la konfidon de la reĝo Teodoriko kaj estis akuzita pri perfido kaj magio kaj mortkondamnita de la Roma Senato kaj ekzekutita en Pavio (523-524). Oni ne scias kiel Kasiodoro reagis antaŭ la bedaŭrinda evento ĉu konsente ĉu oportunisme aŭ ĉu dubante. En 527 oni lin trovas en Brucio kaj Lukanio kiel guberniestro de tiuj regionoj.

Præfectus praetorio (533-538). Tio okazas en konfuzaj momentoj: morto de Teodoriko, de Atalariko, mortigo de Amalasunta, alveno de la orienta imperia armeo kies generalo Belisario okupas Romon kaj Ravenon kaj praktike metas finon al regado de Gotoj en Italio kun la deŝarĝiĝo de Vitigo (540). Kasiodoro, politike aginte kiam la romia okcidenta imperio ŝajnis esti kaj neesti, estas devigita iri al Konstantinopolo, el kie revenos praktike deŝarĝita de ĉio, krom de la titolo de Patricius (Patricio), kaj retiriĝas en Vivariumon por aktivigi (aŭ pliaktivigi) sian eksterordinaran porkulturan agadon.

Notindas ke en ĉiuj supraj politikaj kaj administraj ŝarĝoj Kasiodoro havis, laŭ siaj deklaroj, la celon igi akcepteblaj kaj fruktodonaj la rilatojn kaj kunvivadon en la sama teritorio de la du kulturoj tiu latina kaj tiu ĝermandevena en la kadro de la romia imperio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]