Katedralo Sioni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo Sioni
ortodoksa katedralo • ortodoksa preĝejo • kultura havaĵo [+]
Koordinatoj41° 41′ 29″ N, 44° 48′ 27″ O (mapo)41.69133644.807492Koordinatoj: 41° 41′ 29″ N, 44° 48′ 27″ O (mapo)

Estiĝo7-a jarcento

Katedralo Sioni (Tbiliso)
Katedralo Sioni (Tbiliso)
DEC
Katedralo Sioni
Katedralo Sioni
Lokigo de Tbiliso en Kartvelio

Map
Katedralo Sioni
Vikimedia Komunejo:  Sioni Cathedral, Tbilisi [+]
vdr

SioniKatedralo de la Dormado (kartvele სიონი (ტაძარი)) estas kartvela ortodoksa preĝejo en Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio. Laŭ la sekvo de la mezepoka kartvela tradicio nomi la preĝejojn laŭ la sanktaj lokoj de la Sankta Lando, la Katedralo Sioni portas la nomon de lamonto Ciono en Jerusalemo. Ĝi estas ofte konata kiel "Tbilisi Sioni" por distingi ĝin de aliaj samnomaj preĝejoj en Kartvelio.

La Katedralo Sioni
Interno

La Katedralo Sioni Tbilisi troviĝas en la historia Sionis Kucha (strato Sioni) en la urbocentro de Tbiliso, kun ĝia orienta fasado antaŭ la tereno dekstre de la rivero Mtkvari. Komence ĝi estis konstruata inter la 6-a kaj 7-a jarcentoj. Ekde tiam ĝi estis detruita de la eksterlandaj invadintoj kaj rekonstruita plurfoje. La nuna preĝejo baziĝas sur versio de la 13-a jarcento kun kelkaj ŝanĝoj de la 17-a kaj 19-a jarcentoj. La Katedralo Sioni estis la ĉefa Katedralo de la Kartvela Eklezio kaj la sidejo de la Katolika Patriarko de tuta Kartvelio ĝis la konstruado kaj konsekriĝo de la Katedralo de la Triunuo en 2004.