Kolumbario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolumbario je la tombejo Rijnhof en Woerden Nederlando

Kolumbario (latine por kolombejo), estas urnomuro.

Laŭ Francisko Azorín kolumbario estas Nekropolo, kies muraj niĉoj, konstruitaj por konservi la cindrojn de la mortintoj, similas kolombejon.[1] Li indikas etimologion el la latina columbarium (kolombejo). [2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Se senviva restaĵo estas kremaciita anstataŭ enterigita, estas diversaj destineblecoj por la cindro. Tiu povas esti disŝutata: kelkfoje super la maro, ĉe kio la cindro de pluraj mortintoj samtempe estas elŝutata el helikoptero. En la apudeco de kremaciejo kutime troviĝas elŝutejo por la cindro. En tiuj kazoj kompreneble apenaŭ estas konkrete montrebla lasta ripozejo.

Se la parencoj preferas identigeblan lokon, aŭ se la mortinto decidis tiel, la cindro povas esti metata en urnon. Speciale por tiu celo oni konstruis murecajn konstruaĵojn en aŭ apud la krematorio. La muro havas nombron da niĉoj, kiuj povas enteni po unu urno.

Kolumbarioj jam ekzistas ekde antikvaj tempoj; tiam ili formis nekropolojn por la pli malriĉa loĝantaro de urbo.

Memstare situanta Kolumbario de Reciproke subtenanta societo Kunlaboro en tombejo en Prago-Holešovice.

Kolumbario (el latina columbarium - kolombejo) estas konstruaĵo plimulte situanta en tombejo destinita por enmetado de urnoj.

En antikva Romio temis pri sepultiga kamero, kiu havis en muroj niĉojn, kien oni enmetis la urnojn kun la cindro de mortintoj. Nuntempe la kolombarioj estas ofte parto de kremaciejoj, aŭ jam kiel memstare situantaj objektoj aŭ kiel parto de eksteraj aŭ internaj muroj. En tombejo la kolombarioj estas ofte parto de internaj periferaj muroj de tombejoj. Ni povas trovi kolombariojn ankaŭ kiel partojn de preĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 115.
  2. Azorín, samloke.