Lingvo estas dialekto kun armeo kaj floto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingvo estas dialekto kun armeo kaj floto estas vaste konata aforismo, entenanta "politikan" difinon de la diferenco inter lingvo kaj dialekto. En ĉi tiu esprimo estas indiko, ke la politika unu estas unu el la plej gravaj faktoroj por konsideri idiomon kiel apartan lingvon aŭ nur kiel dialekton.

Plej ofte tiu ĉi frazo estas atribuata al la usona lingvisto-jidisto Max Weinreich, kiu vere publikigis ĝin en sia parolado en la malfermo de la 19-a ĉiujara konferenco de la instituto YIVO (angle: YIVO) en Novjorko en 1945 (jide: אַ שפראַך איז אַ דיאַלעקט מיט אַן אַרמײ און פֿלאָט [a ŝpraĥ iz a dialekt mit an armej un flot]). Tamen li ne estas aŭtoro de tiu frazo. Inter eblaj aŭtoroj de tiu frazo estas nomata ankaŭ la franca lingvisto Antoine Meillet, sed dume en liaj verkoj estas trovita nek la frazo nek ĝia fonto.

La lingvisto Randolph Quirk adaptigis la difinon al "Lingvo estas dialekto kun armeo kaj flago".[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas Burns McArthur, The English languages, p.205