Mendelssohn-monumento en Lepsiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mendelssohn-monumento en Lepsiko
statuo [+]
Koordinatoj51° 20′ 22″ N, 12° 22′ 18″ O (mapo)51.33948812.371575Koordinatoj: 51° 20′ 22″ N, 12° 22′ 18″ O (mapo)

Mendelssohn-monumento en Lepsiko (Saksio)
Mendelssohn-monumento en Lepsiko (Saksio)
DEC
Mendelssohn-monumento en Lepsiko
Mendelssohn-monumento en Lepsiko
Lokigo de Saksio en Germanio

Map
Mendelssohn-monumento en Lepsiko
Vikimedia Komunejo:  Mendelssohn-Denkmal (Leipzig) [+]
vdr

Tre proksime de la Malnova Bach-monumento troviĝas en Lepsiko, Germanio, belega monumento por Felix Mendelssohn Bartholdy, sur 4 metrojn alta granita soklo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La bronza statuo de tiu ĉi komponisto, al kiu la mondo ŝuldas la atentovekiĝo je la grandeco de Johann Sebastian Bach, estas 3 metrojn granda. Sur la ŝtupoj ĉepiede sidas la muzo Polimnio, ŝirmantino de la muziko. Ĉe la flankoj estas po du muzikantaj kaj kantantaj anĝeloj. Sur la malantaŭo de la soklo legeblas la eldiro de Mendelssohn Edles nur künde die Sprache der Töne / Nur noblon anoncu la lingvo de la sonoj.

Temas pri reproduktaĵo de en 1892 inaŭgurita bronza monumento, kreita fare de Werner Stein. Ĝi troviĝis iam antaŭ la koncertejo Zweites Gewandhaus kontraŭe al la Universitata biblioteko.

En la 9-a de novembro 1936 oni malkonstruis ĝin pro la juda deveno de la geniulo. La tiama ĉefurbestro Carl Friedrich Goerdeler post tiu skandalo demisiis. Ne antaŭ oktobro 2008 alvenis nova monumento en la urbo. Mendelssohn estis ekde 1835 ĉefdirigento de la Gewandhaus-orkestro. En 1843 li fondis en Lepsiko la unuan konservatorion de Germanio. Multo pri la komponisto admireblas en la lepsika Mendelssohn-domo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Mundus, Doris: Leipzig an einem Tag. Ein Stadtrundgang, Eldonejo Lehmstedt, Leipzig 2007 (6-a eldono de 2015), p. 38-40

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la monumento Arkivigite je 2016-02-29 per la retarkivo Wayback Machine