Miklós Küzmics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Küzmics
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de septembro 1737(nun 1737-09-15)
en Hungario Alsószalvecsa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 11-an de aprilo 1804
en Hungario Kancsós (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Lingvoj slovena
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Subskribo Miklós Küzmics
Okupo
Okupo lingvistoverkistotradukisto
vdr

Miklós Küzmics [miklOŝ kuzmiĉ], slovene Mikloš Küzmič, laŭ hungarlingve kutima nomordo Küzmics Miklós estis hungaria slovena katolika pastro, instruisto.

Miklós Küzmics[1] naskiĝis la 15-an de septembro 1737 en Alsószalvecsa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Dolnji Slaveči en Slovenio), li mortis la 11-an de aprilo 1804 en Kancsóc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Kančevci en Slovenio).

Memortabulo pri Miklós Küzmics
Verko de Miklós Küzmics
Verko de Miklós Küzmics

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Küzmics pastriĝis en 1763. Li estis pastro de Kancsóc ĝismorte. En 1783 episkopo János Szily nomumis lin eklezia dekano, tial li iĝis ankaŭ lerneja inspektoro de la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Episkopo Szily jam ekde 1758 estis mecenato de Küzmics por eldoni ekleziajn eldonaĵojn laŭ lingvo "vend", kiu estis dialekto de la slovena lingvo. Küzmics verkis la unuan dulingvan lernolibron por la hungariaj slovenoj, titolita ABC knizsica narodni soul haszek ("La Alfabeta Libro por la naciecaj lernejoj"), kiun li tradukis el la germana al la hungara kaj slovena. Ĝi enhavis la unuan slovenan-hungaran vortaron. Li ankaŭ tradukis la kvar Evangeliojn al loka dialekto (vend).

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Szvéti evangyeliomi (1780)
  • Kniga Molitvena, na haszek Szlovénszkegá národá (1783, preĝlibro, resume eldonita 25-foje)
  • ABC Kni’sicza|ABC Kni’sicza na narodni soul haszek (1790)
  • Sztárogá i nouvogá Testamentumé svéte histórie Kratke Summa (1796)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]