Muzeo pri minado kaj gotika arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo pri minado kaj gotika arto
muzeo
Lando Aŭstrio vd
Situo Leogang
Koordinatoj 47° 26′ 30″ N, 12° 42′ 37″ O (mapo)47.441812.7102Koordinatoj: 47° 26′ 30″ N, 12° 42′ 37″ O (mapo)
Muzeo pri minado kaj gotika arto (Aŭstrio)
Muzeo pri minado kaj gotika arto (Aŭstrio)
DEC
Muzeo pri minado kaj gotika arto
Muzeo pri minado kaj gotika arto
Situo de Muzeo pri minado kaj gotika arto
Map
Muzeo pri minado kaj gotika arto
Retpaĝo http://www.museum-leogang.at
vdr
Muzea ekstero

La Muzeo de minado kaj gotika arto (germane: Bergbau- und Gotikmuseum Leogang) en Leogang, Pinzgau, Aŭstrio, estas interesa kaj relative juna kolektaro da mezepoka sakra arto rilate al la kulturo de minado. Fondite en 1992 ĝi posedas kolekton lindan da gotikaj skulptaĵoj de la patronaj sanktuloj de la ministoj de la alpa regiono. Tiu kolekto estas unika en tuta Eŭropo. Altokvaliteco ĝia atestitis per kvalitsigelo kaj la Muzeo-premio 2003 fare de oficialuloj de Salcburgio.

Kolekto[redakti | redakti fonton]

La fama Bela madono de 1410

Ekde la fondiĝo de la muzeo en 1992 la kolekto estas pliigita per eroj pruntitaj kaj per nova akiro. La ĉiutageco de la ministoj estas prezentita en la kuirejo de la ministoj, kaj en la tradicie ekipitaj ĉambroj Gewerkenstube kaj Hoyerstube. En Hoyerstube temas pri la perforta delokiĝo de ĉ. 20.000 luteranoj, inter ili multaj ministoj, laŭ komisio de la ĉefepiskopo salcburga en 1731. Tio kaŭzis malkreskon de minado en la regiono. La fratoj Hans kaj Bartl Hoyer, gvidantoj de la luteranoj en Pinzgau, alportis al Leogang eĉ la reputacion esti la "plej malbona hereza originejo".

La kolekto ekspozicias pli ol 60 malsamajn mineralojn kiuj trovitis en la regiono. La plej nova eltrovaĵo estas la t.n. "Leogangite", de 2004. La kelo de la muzeo estas hejmo por unika kolekto de sankta arto, inkluzive de la tielnomita "Bela madono", majstra artaĵo gotika sur internacia skalo. Ĝi produktitis en SalcburgoPrago en 1410. La skulptaĵo montras konsiderindan so-forman kurbon en sia pozo, kiun la robo glate drapiris ĉirkaŭe. La Dipatrino kaj la infano Jesuo havas migdalformajn okulojn kaj mildan rideton, kiuj estas tiel tipaj por tiu stilo.

Same la kolekto ankaŭ enhavas unu el la maloftaj "madonoj surleonaj". La signifo de tia pozicio ankoraŭ ne estis solvita. Ekstra maloftaĵo estas preĝo-nukso montranta imperiestron Maksimilianon la 1-an kaj lian unuan edzinon Maria de Burgonjo.

Specialaj elmontradoj[redakti | redakti fonton]

  • 2009: Gotik entdecken und bewahren
  • 2011: Rudolf Leopold, der Gotiksammler
  • 2012: Bergbau und Kunst
  • 2013: Gold und Silber im Erzstift Salzburg
  • 2014: Löwenmadonnen aus Salzburg, Böhmen und Schlesien
  • 2014/2015: Von St. Leonhard bis Maria Lichtmess
  • 2015: Bergbau und das "Weiße Gold"
  • 2016: Für Salzburg bewahrt. Leogangs Beitrag zum Jubiläumsjahr
  • 2017/18: 25 Jahre Museum Leogang. Leopold in Leogang und Freising zu Gast in Leogang

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bergbaumuseum Leogang (eld.): Bergbau Heilige – Gotische Skulpturen aus dem Alpenraum, Leogang 2000

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]