Oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoMeksiko

Koordinatoj17° 26′ 50″ N, 96° 10′ 23″ U (mapo)17.447337-96.172964Koordinatoj: 17° 26′ 50″ N, 96° 10′ 23″ U (mapo) [+]

Areo14 300 km² (1 430 000 ha)

Birdospecioj447
Mamulspecioj176
Map
Oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj
vdr

La oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de suda Meksiko. Ĝi okupas Oaĥakan Patrinmontaron, kiu grandparte troviĝas en la subŝtato Oaĥako, etendiĝante norden en Pŭeblo kaj Verakruco. Ĝi estas unu el ĉeno de arbaraj ekoregionoj kiuj etendiĝas laŭlonge de la Kordilero ekde Arizono kaj Malsupra Kalifornio en la nordo ĝis Nikaragvo en la sudo. Temas ankaŭ pri unu el la koniferarbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas kunmetitan tutmondaj 200-ekoregionon, nome la "centramerikaj pinaroj-kverkaroj". La ekoregiono estas parto de biodiverseco-riĉaĵejo "madreaj pinaroj-kverkaroj" signita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).

Pinaro borde de la vojo inter San Isidro Llano Grande kaj San Miguel Cajonos, en Oaĥaka Patrinmontaro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la plej bone konservataj nubarbaroj en la mondo troviĝas sur la komunumaj terenoj de la Komunumo Chinantec de Santiago Comaltepec.

La ekoregiono kovras areon de 14 300 kvadrataj kilometroj, troviĝante super altitudo de 1 600 metroj. Oaĥaka Patrinmontaro iras nordorienten-sudkocidenten, etendiĝante 300 kilometrojn ekde Pico de Orizaba en la nordoriento ĝis flankaj montaroj de Terkolo de Tehuantepeko en la sudoriento. Pintoj de Oaĥaka Patrinmontaro havas averaĝan altecon de 2 500 metroj, kun kelkaj pintoj super 3 000 metroj. La meksik-golfa ebenaĵo troviĝas oriente, kaj serio de riveraj valoj disigas Oaĥakan Patrinmontaron kaj Sudan Patrinmontaron en la sudokcidento kaj Kordilero je nordokcidento. La montara ĉeno kaptas humidan aeron kiu moviĝas okcidenten ekde Meksika Golfo, kaj la ekoregiono estas oriente limigita de la humidaj oaĥakaj montarbaroj, kiuj troviĝas sub altitudo de 1 600 metroj. Oriente la tehuakan-vala kserofitaro okupas Tehuakan-Valon en la nordokcidento; la ĥaliskaj sekaj arbaroj okupas la supran basenon de Rivero Santo Domingo kiuj troviĝas en pluvombro de la Sierra; kaj la sud-pacifikaj sekaj arbaroj troviĝas sude laŭlonge de la pacifika marbordo, etendiĝante en supran basenon de Tehuantepek-Rivero kaj Oaĥak-Valo.

En la sudokcidento la sekaj arbaroj disigas la oaĥak-patrinmontarajn pinarojn-kverkarojn de la sud-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Rhynchostele cervantesii ssp. membranacea estas unu el la multaj orkidacoj kiuj hejmas la arbaroj de Oaĥaka Patrinmontaro.

Kune kun la altitude kaj elmetaĵo varias vegetaĵaro. La superregantaj vegetaĵaraj tipoj estas pinaro, pinar-kverkaro, kverkaro kaj nubarbaro. Tiuj arbaroj havas grandan diversecon je bromeliacoj, orkidacoj, filikoj, pinoj kaj kverkoj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La arbaroj de Oaĥaka Patrinmontaro estas unu el la lastaj rifuĝejoj de jaguaro kaj pumo en la dense loĝata Meksiko.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Cerro San Felipe, kiu situas en Parque Nacional Benito Juarez, estas la sola ŝtate protektita areo de Oaĥaka Patrinmontaro, kaj gravas kiel akva resurso de la Oaĥako-Urbo.

La oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj estis loĝataj antaŭ miloj da jaroj de multeco de indiĝenaj kulturoj, ĉefe Mazatec, Zapotec, Mixe, Cuicatec kaj Chinantec.

Konservado kaj minacoj[redakti | redakti fonton]

Iuj el la arbaroj de Oaĥaka Patrinmontaro, estas la plej bone konservitaj arbaroj de Meksiko. Malsimile multaj aliaj praarbaraj meksikanaj areoj, nur eta parto de la arbaroj de Oaĥaka Patrinmontaro estas protektitaj de iu ajn ŝtata aŭ subŝtata registaro, nome en Nacia Parko Benito Juarez, ĵus norde de Oaxaca de Juárez. Kontraŭe, plejmulte da konservado en la Sierra estas kontrolita de indiĝenaj komunumoj. Ekzemple la vasta nubarbaro de Santiago Comaltepec estas konsiderata kiel unu el la plej bone konservitaj nubarbaroj en la mondo. Multaj komunumoj, nome Ixtlán de Juárez kaj Pueblo Mancomunados, inter aliaj, klopodas konservi siajn arbarojn per projektoj inkluzive de daŭra forstumado kaj selekta arbarekspluatado, ekoturismo kaj edukaj projektoj, kaj prohibo de privata propraĵo ene de siaj komunumoj (tiel malhelpante nedaŭra disvolviĝo kaj industrio fare de eksterlandaj aŭ eksteraj agentoj).

Malgraŭ la klopodoj de plejmulte de la Sierra-komunumoj, la arbaroj ankoraŭ estas danĝere minacataj de eksterlanda investado. La subŝtata registaro de Oaĥako obstine klopodas doni minadajn kaj arbarekspluatadajn koncesiojn al eksterlandaj entreprenoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
NT0301 Bahamaj pinaroj  Bahamoj,  Turkoj kaj Kajkoj
NT0303 Centramerikaj miksaj koniferaroj  Gvatemalo,  Honduro,  Meksiko,  Nikaragvo,  Salvadoro
NT0304 Kubaj pinaroj  Kubo
NT0305 Hispaniolaj pinaroj  Dominika Respubliko,  Haitio
NT0307 Laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko
NT0308 Oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko
NT0309 Sud-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko
NT0310 Neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]