Palato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La homa palato

Palato (latine: palatum)[1] estas la plafono aŭ supra kovro de la buŝo ĉe vertebruloj. Ĝi disigas la buŝan kavaĵon de la naza kavaĵo.[2] Simila strukturo troviĝas ĉe krokodiloj, sed, ĉe plej aliaj tetrapodoj, la buŝa kaj naza kavaĵoj estas ne vere disigitaj. La palato konsistas el du partoj, el kiuj la antaŭa estas osteca malmola palato (latine palatum osseum), kaj la malantaŭa karneca palata velo.

La malmola palato formiĝas antaŭnaske. Se la fuzio iĝas nekompleta, ĝi estas nomata Fendlipo aŭ Fendpalato. Ĉar la buŝokovro estis iam konsiderata sidejo de la sensoj de gusto, palato povas aludi ankaŭ al tiu senso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]