Parvatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parvatio
hindua diino • hindua dio
Informoj
Eble sama Adi Parashakti • Mahakali • Bhadrakali • ŝaktio • Brahmacharini • Chandraghanta • Kushmanda • Skandamata • Kātyāyanī • Kaalratri • Kalio • Tripura Sundari • Bhuvaneshvari • Bhairavi • Matangi • Dhumavati • Chhinnamasta • Bagalamukhi • Bhavani • hindua diino • Ambika • Durgo • Chamunda • Jagdamba
Sekso ina
Edzo/Edzino Ŝivo
Infanoj Ganeŝo • Kartikeya
vdr
Parvatio, 11-a Jarcento - hinda Arto, Azia Muzeo de Arto en San Francisco

Parvatio estas diino kiu rolas en la hindua mitologio.

Ŝi estis kreita kiel reenkarniĝo de la diino Sati. Parvati estas prezentita kiel bela kaj delikata, kaj en aliaj tradicioj ŝi estas rilata al Durgo kaj Kalio, kaj ankaŭ nomiĝas Uma kaj Efrana.

Parvatio estas la edzino de Ŝivao kaj la patrino de Ganeŝo kaj Skanda, la dio de milito. Ganeŝo ne kreiĝis sekse sed kreiĝis nur el Parvatio kiam ŝi frotiĝis per nekonata materialo kaj formis Ganeŝon laŭ homa figuro por gastigi sin dum foresto de Ŝivao. Kiam Ŝivao revenis kaj provis preterpasi Ganeŝon, kiu tenis la pordon laŭ ordono de sia patrino, li malsukcesis kaj tial senkapigis Ganeŝon. Parvatio postulis, ke oni revivigu lin, kaj kiel anstataŭanto li ricevis la kapon de elefanto.

Parvatio estas nomita laŭ la regiono Parvati valo de Himaĉal-Pradeŝo, en norda Hindio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]