Pietro Gonella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pietro Gonella
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1389 (1389-11-30)
en Florenco
Morto 30-an de novembro 1440 (1440-11-30) (51-jaraĝa)
en Ferrara
Lingvoj itala
Ŝtataneco Duklando Feraro
Okupo
Okupo bufono
vdr

Pietro Gonnella (aŭ Gonella) estis itala bufono de la 15-a jarcento.

Li vivis en la kortego de la familio Este en Ferrara, kie li laboris kiel bufono. Legendoj asertas, ke lia morto rezultis de tragedia ŝerco[1] en kiu oni simulis lian kondamnon al la morto per senkapigo. En la momento, kiam falus la tranĉilego, oni verŝis iom da akvo sur lia kolo kaj Gonnella mortis pro koratako. Tio inspiris diversajn verkojn.

Gonella estas menciita de Miguel de Cervantes en Don Kiĥoto[2].

Lia famo ŝuldiĝas ankaŭ al postmorta pentraĵo farita de Jean Fouquet, kun mokema mieno, krucitaj brakoj kaj nerazita, en neordinara aspekto[1]. La pentraĵo troviĝas ĉe Kunsthistorisches Museum en Vieno kaj estas farita sur lignaĵo kun amplekso je 36 x 24 cm.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Stefano Zuffi, L'Art au XVe siècle, Guide des Arts, Hazan.
  2. Cervantes, Miguel de. Don Quijote de la Mancha, 28-a eld., eldonejo Cátedra, Madrido 2009 - ISBN 978-84-376-2214-9