Rajono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rajono (teksaĵo))
Ĉi tiu artikolo temas pri fadena materialo produktata el celulozo. Por administracia unuo je malalta niveo en certaj landoj rigardu la paĝon Rajon.
Rajona jupo

Rajono[1][2] estas speco de celuloza fadeno, aŭ teksaĵo farita el tia fadeno.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La rajono estas teksaĵo farita el celulozaj fadenoj. Ekzistas diversaj specoj de rajona fadeno: kelkaj imitas la senton kaj molecon de silko, lano, aŭ lino; la silkeca rajono ofte komerce nomiĝas artefarita silko.

Rajono estas uzata por fari vestaĵojn kaj por aliaj celoj.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Sintezo de rajono el viskozaĵo

La rajono estas produktita el naturaj fontoj de celulozo — ekzemple, ligno aŭ aliaj plantaĵoj. Por fari rajonon, oni solvas la celulozon en akvon. Pluraj metodoj ekzistas por tiu solvado; unu metodo uzas alkalon kaj karbonan sulfidon. Tia solvaĵo nomiĝas viskozaĵo[4]viskozo[5].

Poste, oni precipitas la rajonajn fibrojn per neorganika acido, ekzemple sulfura acido. La precipititaj fibroj estas streĉitaj kaj kuntorditaj en fadenojn por teksado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La rajonon inventis la franca sciencisto Hilaire de Chardonnet (1838–1924).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. rajon/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. enkonduko "Viscose CV" (curriculum vitae - "kariera tabelo pri viskozo") (angle).
  3. Kauffman, George B. (1993). “Rayon: the first semi-synthetic fiber product”, Journal of Chemical Education (en) 70 (11), p. 887. doi:10.1021/ed070p887. 
  4. viskoz/aĵ/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  5. viskoz/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]