Rolex

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rolex
negocoregistrita marko vd
Dum 1905 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio laŭ svisa juro
Fondintoj Hans Wilsdorf vd
Sidejo Ĝenevo
Lando Svislando
Dungitoj 9 000 (stato: 2024)
Agokampo portebla horloĝo
Posedata de Fondation Hans Wilsdorf vd
Posedataj kompanioj Tudor • Manufacture des Montres Rolex SA vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Rolex Yachtmaster
Rolex Submariner
Rolex-butiko en Ŝanhajo

Rolex estas unu el la plej famaj brakhorloĝomarkoj en la mondo. Rolex-horloĝoj estas konataj pro ĝia alta kvalito, solideco kaj ekskluziveco. Pro ĝia alta aĉetprezo Rolex-horloĝoj mondvaste estas vidataj kiel statusa simbolo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La horloĝomarko estis establita en 1905 fare de la germana komercisto kaj teknikisto Hans Wilsdorf. Wilsdorf plibonigis tempomekanismon kiu estas steĉita per movado de la manradiko. Tiu mekanismo nomata perpetual (eterna), tiutempe estis vidata kiel revolucio. Antaŭe brakhorloĝoj devis esti streĉitaj ĉiudiurne.

En 1908 Wilsdorf registrigis la nomon Rolex kiel oficiala varomarko. Nuntempe la opinioj diverĝas pri la preciza celo de Wilsdorf per la nomo Rolex. Kvankam Wilsdorf mem ĉiam persistis ke "rolex" estas sensignifa nomo, multaj onidiroj mencias ke li derivis la nomon de la francaj vortoj horlogerie exquise.

La horloĝomarko inventis en 1926 100% likimunan, malpuraĵrepuŝan kaj skuimunan horloĝingeton. Tiu horloĝingeto oni nomis la Oyster (Ostron) pro ĝia formo kaj ecoj de fermita ostro. Multaj modeloj de Rolex ankoraŭ havas tiun horloĝingeton. Por pruvi ke Rolex vere estas likimuna oni lasis, kiel reklamartifiko, naĝi viron trans la Manika Markolo de Anglio al Francio (1927), kun ĉirkaŭ la manradiko, kompreneble 100% likimuna, Rolex-brakhorloĝo. En 1960 Rolex ripetis la artifikon per alfikso de brakhorloĝo je la eksteraĵo de batiskafo. La profundmarŝipo pliposte subakviĝis al la fundo de la Mariana fosego. Eĉ je profundo de dekunu kilometoj montriĝis ke la speciale disvolvita Rolex estis likimuna.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]