Romualdas Kalonaitis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romualdas Kalonaitis
Persona informo
Naskiĝo 24-a de novembro 1941
en Kaunas, (Litovio)
Morto 25-a de aŭgusto 2006
en Hago
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Alma mater Kaŭna Teknologia Universitato
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Romualdas Kalonaitis (naskiĝis la 24-an de novembro 1941 en Kaunas; mortis la 25-an de aŭgusto 2006 en Hago) estis ambasadoro de Litovio en Nederlando, inĝeniero, ekonomiisto, ĵurnalisto, diplomato kaj esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum 1959-1965 li studis en Politeknika instituto de Kaunas (nun Teknologia universitato). Poste laboris en uzino en Vilnius, ŝtata komitato pri planado. Dum 1974-1989 li estis vicĉefredaktoro de monata revuo "Mokslas ir technika" (Scienco kaj tekniko). Dum 1990-1992 li estis ĉefredaktoro de revuoj "Uz ir pries" (Por kaj kontraŭ) kaj "Taip ir ne " (Jes kaj ne). Dum 1992-1997 li estis ambasadoro de Litovio en Svedio. Dum 1997-2001 li estis ambasadoro de Litovio ĉe Eŭropa Unio. Poste dum 2001-2003 li laboris en ministerio de eksterlandaj aferoj. Ekde 2004 li estis ambasadoro de Litovio en Nederlando. Li havis la plej altan diplomatian rangon. Li estas aŭtoro de ok porjunularaj kaj sciencpopularigaj libroj. Li estas dekorita per komandora kruco de ordeno "Pro meritoj al Litovio" (2003).

Esperanton li lernis memstare kaj dum multaj jaroj estis membro de Vilniusa Esperanto-klubo, vigle interesiĝis pri Esperanto, eĉ provis verki en Esperanto. Ekde restarigo de Litova Esperanto-Asocio en 1988 li estis ĝia membro.