Ruĝeckapa ĉetio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeckapa ĉetio
Ruĝeckapa ĉetio
Ruĝeckapa ĉetio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylviidae
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Abroscopus
Specio: A. albogularis'
Abroscopus albogularis
(Hodgson, 1854)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝeckapa ĉetioRuĝeckapa abroskopo (Abroscopus albogularis) estas specio de genro de birdoj enmetitaj foje en la familio de Monarkedoj foje en tiu de la Ĉetiedoj, kie ĝi estus proksime de aziaj genroj, el kiuj tiu ĉi estas genro kies specioj havas olivecajn dorsojn kaj vizaĝajn markojn, krom helajn subajn partojn.

Tiu ĉi malgranda orientalisa specio (10 cm longa) havas kiel precipan karakteron la ruĝeca vizaĝo, kio nomigas la specion, bordita supre de nigra mallarĝa sed rimarkinda limeto, dum plej supre estas grizecbruna krono, kaj bordita malsupre de hela gorĝareo, de kie devenas la latina scienca nomo kie albogularis signifas “kun blanka gorĝo”; tamen estas vere blankeca nur la mentono kaj la suba limstrio de la vizaĝo dum ĉe la gorĝo estas nigreca vertikala striado. La dorso kaj vosto estas oliveca kiel ĉe aliaj samgenranoj, kun malhelaj bordoj en flugilplumoj kaj vosto. Krom flavecaj brustoflankoj la resto de la subaj partoj estas blankecaj al helgrizaj; ankaŭ la pugo estas flaveca.

Ĝi troviĝas el Nepalo orienten tra nordorienta Barato, Butano kaj Bangladeŝo, al sudorienta Ĉinio, okcidenta kaj norda Birmo, norda Laoso, nordorienta Tajlando kaj norda Vjetnamio kaj Tajvano. Ties natura biotopo estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de malaltaj teroj inter 500-2300 m super marnivelo. Ili estas loĝantaj birdoj. Ili estas tre aktivaj birdoj dum kaptas insektojn inter la kanopeo.

Ĝi estas politipa aŭ multtipa, tio estas havas agnoskitajn subspeciojn nome tri.

Referencoj[redakti | redakti fonton]