Sagittarius A*

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En Majo 2022 estis publikigita foto de la radia teleskopo Event Horizon Teleskopo kiu rekte fotis Sagittarius A*
Rentgena bildo de Sagittarius A* kaj de du lumaj eĥoj (markitaj per elipsoj) de ĵusa eksplodo

Sagittarius A* (prononcata Sagittarius A stelo; mallongigite Sgr A*; laŭ la latina nomo de la stela konstelacio Sagitario, do principe ankaŭ esperantigebla Sagitario A*) estas regiono de la kosmo en la konstelacio Sagitario. Temas pri fonto de radioondoj en la hipoteza centro de la galaksio Lakta Vojo. Sgr A*, estis malkovrita la 13-an kaj 15-an de februaro 1974 fare de astronomoj Bruce Balick kaj Robert Brown uzante la bazlinian interferometron (en Socorro) de la Nacia Radio-Astronomia Observatorio[1][2]. La nomo Sgr A* estis elpensita fare de Brown en artikolo de 1982, ĉar la radiofonto estis "ekscita", kaj ekscititaj statoj de atomoj estas indikitaj per asteriskoj[3][4]. Ekde la 1980-aj jaroj, verŝajnas ke la centra komponanto de Sgr A* estas nigra truo. En 1994, infraruĝaj kaj submilimetraj spektroskopiostudoj de Berkeley-teamo implicanta Nobel-premiiton Charles Hard Townes kaj estontan Nobelpremiiton Reinhard Genzel montris, ke la maso de Sgr A* estis ege koncentrita kaj je ĉirkaŭ 3 milionoj da Sunoj[5].

Laŭ la nuntempa stato de radioastronomiaj esploroj temas pri hipoteza supermasa Nigra Truo de proksimume 4,3 milionoj da sunaj masoj[6].. Ĝi markas la lokon kiu estu la mezo de la Lakta Vojo.

En majo 2022, astronomoj, uzante la internacian kunlaboron Event Horizon Teleskopo, publikigis foton de Sagittarius A* produktitan uzante datumojn de radio-observaĵoj en aprilo 2017 [7], tiele konfirmante ke la objekton estas nigra truo. Ĉi tiu estas la dua konfirmita bildo de nigra truo, post la supermasiva nigra truo de Messier 87 en 2019.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1-a de decembro 1974) “Intense sub-arcsecond structure in the galactic center (Intensa sub-arksekunda strukturo en la galksia centro)”, Astrophysical Journal 194 (1), p. 265–270. doi:10.1086/153242. 
  2. Melia 2007, p. 7
  3. (2003-05-06) “The Discovery of Sgr A*”, Astronomische Nachrichten 324 (1), p. 497. doi:10.1002/asna.200385047. 
  4. Brown, R. L. (1982-11-01). “Precessing jets in Sagittarius A – Gas dynamics in the central parsec of the galaxy”, Astrophysical Journal, Part 1 262, p. 110–119. doi:10.1086/160401. 
  5. (1994) “The nucleus of our Galaxy”, Reports on Progress in Physics 57 (5), p. 417–479. doi:10.1088/0034-4885/57/5/001. 
  6. R. Abuter, A. Amorim, M. Bauböck. "‘’geometric distance measurement to the Galactic center black hole with 0.3% uncertainty’’ (Mezuro de la distanco al la galaksia centro de la nigra truo)", 20-a de majo 2019. (angle)
  7. https://iopscience.iop.org/journal/2041-8205/page/Focus_on_First_Sgr_A_Results