Sinoplo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sinoplo estas la heraldika verdo, unu koloro el la grupo de la farboj.

Kia ajn estas la verda nuanco, ĝi estu intensa koloro, same kiel la aliaj farboj (gorĝo, lazuro, sablo), por bone kontrasti kun la helaj koloroj de la metaloj (oro kaj arĝento).
Ĝi malofte uziĝas, kaj ankoraŭ pli malofte kiel kampo, verŝajne pro sia malfrua apero el oriento.
Oni ĝin bildigas per oblikvaj haĉoj kiam koloroj ne disponeblas.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Sinoplo referencas al la tradicia anglo-normanda terminaro (franclingve sinople) kiu prae estis ruĝo (pro la ruĝa tero de urbo Sinopo) kaj ŝanĝiĝis meze de l' 14a jarcento, al verdo sen certa kialo. La plej kredinda hipotezo estas ke la verdon, kiu aperis sufiĉe malfrue, oni tutsimple nomis "vert" (kiu estas la komuna franca nomo de tiu koloro), sed ke tio kreis konfuzon kun "vair" (vajro) kiu franclingve prononciĝas same (kvazaŭ /ver/). Sinoplo tiam preskaŭ ne plu uziĝis (ruĝo iĝis "gueules" france kaj "gules" angle) kaj reuziĝis verdiĝante... Angle "vert" kaj "vair" ne prononciĝas same, kio klarigus kial "vert" plu restas por "verdo" kaj ke "sinople" tute malaperis.