Traité sur la tolérance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Traité sur la tolérance
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Voltaire
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1763
Ĝenro eseo
vdr

La Traité sur la tolérance (Traktaĵo pri toleremo) estas verko de Voltaire publikigita en 1763.

Tiu teksto pritraktas la rehabilitadon de Jean Calas, protestanto false akuzita kaj ekzekutita pro supozita murdo de sia filo por eviti ties konverton al la katolikismo.

En tiu Traité sur la Tolérance, Voltaire invitas al toleremo inter religioj kaj atakas la religian fanatikismon (ĉefe tiun de la jezuitoj ĉe kiuj li brile studis kiam junulo) kaj prezentas fortan kritikaron kontraŭ la superstiĉo gluita al la religioj.

Traité sur la tolérance estas vere ankoraŭ aktuala ĉe la 21a jarcento. En januaro 2015, je la sekvo de la atenco kontraŭ Charlie Hebdo, la verko de Voltaire iĝis tre vendata en librovendejoj iome ĉie tutmonde[1].

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

La verko voltera sekvis la proceson, mortokondamnon kaj ekzekuton de Jean Calas, hugenoto, la 10an de marto 1762.

Jean Calas apartenis al familio protestanta, kiu sekve de la memmortigo de filo, troviĝis false akuzita je volonta murdo. La familio estis torturita kaj la patro, pro popola peto kaj ordono de 13 juĝistoj, estis mortokondamnita spite mankon de pruvoj. La historia kunteksto estis tiam ankoraŭ tre forte markita de la francaj religiaj militoj de la pasintaj jarcentoj.

Post la ekzekuto de Jean Calas, kiu proklamis sian senkulpon ĝis sia morto, kaj post interveno de Voltaire, la proceso estis rejuĝita en Parizo kaj, la 9an de marto 1765, la familio Calas estis rehabilitita.

Eldono[redakti | redakti fonton]

  • Traité sur la tolérance, Genève, s.n. (édition originale),‎ 1763 Faksimilo disponebla ĉe Wikisource

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Le “Traité sur la tolérance” de Voltaire, large succès dans les librairies http://www.philomag.com/lepoque/breves/le-traite-sur-la-tolerance-de-voltaire-large-succes-dans-les-librairies-11043 Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine Ĉe philosophie magazine 19a de januaro 2015, konsultita la 7an de marto 2015

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]