Zoom (videokomunikilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoom
publika kompanio • communication software vd
Dum 21-a de aprilo 2011 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita respondeco
Fondintoj Eric S. Yuan vd
Sidejo San-Joseo
Lando Usono
Estr(ar)o Eric S. Yuan
Dungitoj 2 000 (stato: 2019)
ISIN-kodo US98980L1017
TTT Oficiala retejo
vdr

Zoom (en Esperanto kelkfoje nomata Zomo) estas retkunsida platformo kreita de la usona firmao Zoom Video Communications kun sidejo en San Jose, Kalifornio, kiu provizas retajn retkunsidajn servojn pere de nuba komputado. Zoom proponas komunikadan programaron kiu kombinas retkunvenon[1], kundividon de ekranoj, tekstbabiladon, kiuj ĉiuj estas utilaj por distanca kunlaboro kaj reta instruado.

Avantaĝoj[redakti | redakti fonton]

+ Senpaga versio ebligas ĝis 100 partoprenantojn

+ Eblas inviti eksterajn partoprenantojn sen bezono de konto en Zoom: Vi nur devas kundividi la ligilon kaj ili povas aliĝi al la kunveno per la reteja versio de Zoom.

+ Adaptata al diversaj platformoj: iOS, Android, Windows kaj Mac [reteja kaj klienta versioj]

+ Ebleco kundividi vian ekranon, ambaŭ en komputilo kaj poŝtelefonoj

+ Loka sonegistrado de la kunsido (eblas nur pere de komputilo por senpagaj uzantoj)

+ Ne estas tempolimigo por konversacioj 1-sur-1 en la senpaga versio

+ Eblas ankaŭ komuniki kun partoprenantoj per "Babilejo". En tiu "babilejo" la organizanto de la kunsido povas determini, kiuj rajtas babili (nur la gastiganto, ĉiuj, nur private al vi, neniu kaj tiel plu).

+ Eblas plani retkunsidojn sub la rubriko "Meetings" (Kunvenoj) en via konto.

Zoom sur inteligentaj poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj[redakti | redakti fonton]

Sub la sekcio "agordoj" vi povas agordi multajn preferojn. Privatecaj agordoj kiel pasvortoj, determini kiujn agojn la gastiganto kaj partoprenantoj rajtas plenumi, ĉu partoprenantoj povas sendi dosierujojn, ktp. La agordoj estas tre vastaj, kio utilas al gastiganto, kiu volas firme gvidi la kunsidon.

Same kiel ĉe la reteja versio kaj ĉe la klienta versio, vi povas kundividi vian ekranon. Nur malmultaj moveblaj programoj (tamen ankaŭ kun Skype) ebligas tion.

Por inviti partoprenantojn, alklaku "partoprenantoj" sube de la ekrano kaj poste sur "Invite". Vi povas aŭ kopii la ligilon, aŭ inviti iun per mesaĝo al iu en Messenger, Hangouts, Gmail, retpoŝto aŭ al iu kun Zoom-konto.

Sub "More" (pli) vi trovos agordojn por la kunveno. Vi povas ĉifradi ilin, malpermesi al partoprenantoj kundividi dokumentojn (nur la gastiganto povas kunhavigi), malŝalti la sonon de novaj partoprenantoj defaŭlte kiam ili aliĝas al la kunveno, aŭdigi iun sonon kiam iu eniras aŭ forlasas la kunvenon, rajtigi ĉu partoprenantoj rajtas babili aŭ ne[2]. ...

Malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

- Senpaga versio estas limigita al 40 minutoj per kunveno kaze de grupa retkunsido.

Sekureca problemo (2020)[redakti | redakti fonton]

Iuj esprimis kritikon rilate al la reta sekureco de Zoom kompare al konkurantaj sistemoj kiel Skype. Momente (aprilo 2020) ne tro konsilinda pro problemoj rilate al privateco kaj sekureco de donitaĵoj de ĝiaj uzantoj: la defaŭlta agordo ne tute taŭge protektus konversaciojn kaj la programaro mem estus vundebla por atakoj de malfidaj kodumuloj. Rezulte, pluraj grandaj kompanioj kiel Google kaj NASA jam malpermesis siajn dungitojn retkunsidi kun Zoom[2]. Tutmondaj Voĉoj donas sekurecajn konsilojn al tiuj kiuj volas organizi retkunvenon kun Zoom[3].

Konsilaro por la retkunvenilo 'Zoom'[redakti | redakti fonton]

Pli kaj pli da homoj uzas retkunsidajn rimedojn ekde kiam ekestis komence de 2020 pandemio pro la kronviruso. Tial pli kaj pli gravas scii kiel uzi tiujn rimedojn kaj informi la partoprenantaron pri tiurilataj aferoj[4]:

Por gastigantoj/organizantoj[redakti | redakti fonton]

Uzu vian konton en la plej nova versio de Zoom.

Uzu protektitan pasvorton.

Uzu la econ “mute all” (silentigu ĉiujn).

Kontrolu kiam partoprenanto povas partopreni.

Gardu vian identigilon ( 'personal meeting ID') privata.

Elsalutigu (“Lock out”) neinvitatajn partoprentantojn aŭ pli bone batalu kontraŭ neinvititaj gastoj sekurigante pasvorton (vidu Zoom-filmeton pri sekurigi pasvorton).

Malhelpu ke malica enhavo estu kundividita, lernu kiel mastrumi la kunhavigon de via ekrano kaj eventuale tiuj de ĉiuj partoprenantoj (vidu Uzi Zoom por instrui kaj kunhavigi ekranon).

Respektu la privatecon de la babiladoj kiam vi registras la kunsidon.

Por partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Silentigi ĉiam la bildfunkcion kaj mikrofonon kiam vi aliĝas al kunsido kaj elektu poste kiam vi volas funkciigi 'videon' (kameraon)Tip 3 =>[5].

Klopodu ne movi vian korpon kaj manojn kiam vi parolas.

Estu zorgema pri tio, kion vi tajpas en la babilejo (chat-box) ekzemple ne donu pasvorton aŭ privatajn informojn.

Post la retkunsido, malŝaltu vian kameraon kaj mikrofonon

Uzu virtualan fonon por ke via hejma spaco restu privata (havebla depende de via retumilo). Eblas havi pli bonan virtualan fonon se vi elektas en la agordoj de Zoom verdkoloran fonan bildon (haveblo dependas de la sistempostuloj de via komputilo). Alikaze vi povas uzi fizikan verdan ekranon kiel ekzemple Elegato (atentu ne porti samkoloran verdan ĉemizon!), sed estas multaj pliaj sciindaĵoj por okazigi bonan retseminarion kun verda fono (el teknika vidpunkto iom komplikaj kaj tial ekzistas diversaj jutubaj instrufilmetoj).

Partoprenantoj povos pli bone kompreni unu la alian pere de taŭga mikrofono (vidu sub 'eksteraj ligiloj' : klerigado pri mikrofonoj).

Se vi uzas tielnomatan 'LED ring light' sur tripiedo malantaŭ via komputilo eblas pli bone videbligi vin. Ĝi lumigas la subjekton el multaj direktoj, rezultanta en pli egala lumigo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • (9 lingvoj elekteblaj) Unuminutaj enkondukaj filmetoj pri uzo de Zoom (pri kiel aliĝi kaj agordi sonon/kameraon, sed ĉefe por organizantoj pri bazaj sciindaĵoj kiel mastrumi retkunsidojn, registri la kunsidon, krei tn. 'breakout rooms' (kromsalonojn) por grupaj laborsalonoj por instrui kaj lerni ekzemple por virtuala klasĉambro (nepre ebligu ekrankunhavigon kun ĉiuj lernantoj aŭ ili vidos nenion kaj nur povos retbabili), krei retan seminarion ('webinar') ktp) => spektu (angla) Zoom Complete training in Screen Sharing por ekscii ĉiujn detalojn kiel aranĝi virtualan klasĉambron.
  • Filmeto (anglalingva) kiu kondukas vin tra ĉiuj ŝlosilaj aferoj kiujn vi bezonas por uzi ekranan kundividadon en Zoom. Ĝi estas la plej grava trajto en Zoom kaj ĝi estas la koro de kiel Zoom funkcias.

Klerigado pri Zoom en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Klerigado pri mikrofonoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Maldow, David S., Esq, "Zoom's Full Featured UME Videoconferencing Platform Exceeds Expectations Arkivigite je 2019-09-08 per la retarkivo Wayback Machine". Telepresence Options, la 27-an de januaro 2013.
  2. 2,0 2,1 (nl) 11 apps om gratis te videobellen - Zoom (11 apoj por sekure bildtelefoni),Test-Aankoop (asocio kiu testas varojn), la 31-an de marto 2020.
  3. (en) Zoom and Global Voices
  4. (angla) Artikolo kun konsiloj por gastigantoj/organizantoj kaj partoprenantoj de reta kunsido kun Zoom Por detaloj vidu la originalon.
  5. (angla) Artikolo kun konsiloj por gastigantoj/organizantoj kaj partoprenantoj de reta kunsido kun Zoom Tip 3, Por detaloj vidu la originalon.